Almamio

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Almamio (aliaj skribmanieroj: Almaami, Almani) estis titolo de regnestroj en Okcidentafriko.

La Fula-regnoj en Okcidentafriko, ĉ. 1830

En la 18-a kaj 19-a jarcento almamio estis la titolo de islamaj regnestroj-militestroj de la diversaj Fula-regnoj, inter ili la regnoj de Futa Toro (depost 1776), Futa Ĝalon, Masina, Sokoto, Bundu, Melakori, Safroko kaj la emirejo de Liptako.

La vorto devenas de la araba vorto Al-ImamAl-Imamu. Laŭ alia klarigo ĝi estas kuntiraĵo el la araba Amir al-Mu'minin ( أمير المؤمنين), kiu signifas: gvidanto de la kredantoj. Amir al-Mu'minin en la araba mondo estas la titolo de kalifo.

Almamio Samory Touré (1830–1900) estis la plej konata inter la samtitolanoj.