Almanako Lorenz (2011)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Almanako Lorenz 2011
Almanako Lorenz 2011
Almanako Lorenz 2011
Aŭtoro diversaj
Eldonjaro 2011
Urbo Rio-de-Ĵanejro
Eldoninto Spiritisma Eldona Asocio F. V. Lorenz
Paĝoj 192
ISBN 978-85-86984-20-4
vdr

La Almanako Lorenz 2011 estas la 31-a numero de la kolekto Almanako Lorenz, ekestigita en 1981. Ĝia kovrila temo estas la brazila urbo San-Paŭlo, kongresurbo por la triobla Esperanto-kongreso formita de la kunokazo de la 8-a Tut-Amerika Kongreso de Esperanto, la 46-a Brazila Kongreso de Esperanto kaj la 31-a Brazila Esperantista Junulara Kongreso, en julio 2011. La kovrilo montras bildon de L. L. Zamenhof sur fotoj de la Ponto Octávio Frias de Oliveira kaj la Metropola Katedralo de San-Paŭlo.

Eksteraj Ligiloj[redakti | redakti fonton]