Almaraz

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Almaraz
municipo en Hispanio • urbeto

Blazono

Blazono
Administrado
Poŝtkodo 10350
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 647  (2023) [+]
Loĝdenso 48 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 49′ N, 5° 41′ U (mapo)39.8142995-5.6778882Koordinatoj: 39° 49′ N, 5° 41′ U (mapo) [+]
Alto 277 m [+]
Areo 34 km² (3 400 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Almaraz (Hispanio)
Almaraz (Hispanio)
DEC
Almaraz
Almaraz
Situo de Almaraz

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Almaraz [+]
vdr

Almaraz estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro.

La loĝantoj nomiĝas almaraceños. La censita populacio en 2008 estis de 1.250 loĝantoj.

Situo[redakti | redakti fonton]

Almaraz estas situa en la nordorienta parto de Ekstremaduro en la komarkodistrikto Campo Arañuelo, je altitudo de 277 m; je 110 km de Cáceres, provinca ĉefurbo kaj bone komunikita kaj kun la regiona ĉefurbo, kun Madrido kaj kun la plej proksima urbo nome Navalmoral de la Mata. La surfaco de ties teritorio estas de 34 km². La municipa teritorio limas norde kun Saucedilla, sude kun Higuera kaj Valdecañas de Tajo, separataj de la rivero Taĵo, oriente kun Belvís de Monroy kaj okcidente kun Romangordo.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo, ĉefe olivarboj, kaj brutobredado. En la municipo estas la Atomcentralo de Almaraz kiu kontraŭ la risko de variaj danĝeroj, kiel akcidentoj, radioaktivado ktp., permesas ekzistadon de kelkaj servoj kaj loĝado en la vilaĝo, kvankam plej parto de la tieaj laboristoj loĝas for. Krome estas kelkaj fabriketoj.

Demografio[redakti | redakti fonton]

Jen la demografia evoluo de Almaraz inter 1996 kaj 2006 laŭ informoj de la Nacia Instituo de Statistiko Instituto Nacional de Estadística español.

Demografia evoluo de Almaraz
1996 1998 1999 2000 2001 2002 2003 2004 2005 2006
1.439 1.433 1.447 1.557 1.478 1.425 1.411 1.354 1.295 1.229

Historio[redakti | redakti fonton]

Oni trovis en la municipa teritorio prahistoriajn restaĵojn ekzisteblajn ĉefe pro la proksimeco al la rivero Taĵo.

La romianoj konstruis tra tiu areo ŝoseon inter Mérida kaj Zaragozo kaj elfosis minejon de plumbo; krome konstruis ponton por trapasi la riveron Taĵon.

La araboj donis al la vilaĝon ĝian nomon ("Almaraz" en araba signifas "Renkontiĝejo"), kaj fondis proksime fortikaĵon Albalat; oni supozas, ke en tiu vilaĝo kuniĝis la arabaj konkeristoj Tarik kaj Muza.

Dum la Milito de sukcedo, trapasis la vilaĝon la Reĝo Filipo la 5-a, survoje al Portugalio. La vilaĝon kaj ponton konkeris la malamika armeo de la arkiduko Karlo de Aŭstrio.

Post unu jarcento tiu vilaĝo denove gravis por milito dum la Milito de Sendependiĝo, ĉar temis pri strategia loko disputita inter la armeoj de la hispanoj-britoj kaj francoj aliflanke. Kaj denove post unu plia jarcento la vilaĝo vidis armeon pasi tiukaze de la generalo Francisco Franco dum la Enlanda Milito survoje el Maroko post atingi Sevilon, Mérida, Trujillo kaj trapasi la riveron Taĵon en direkto al Madrido. En Almaraz ili ne trovis rezistadon sed ja en la ĉirkaŭoj de Navalmoral de la Mata kie liberecana populacio organizis resistadon kaj kie okazos bataloj.

La ofteco de tiaj okazoj rilatas al la esto de la natura vojo el Sudokcidenta Iberio, Ekstremaduro, Portugalio ktp al centro de Hispanio kaj Madrido.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]