Almoharín

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Almoharín
municipo en Hispanio • urbeto

Flago

Blazono

Flago Blazono
Administrado
Poŝtkodo 10132
En TTT Oficiala retejo [+]
Demografio
Loĝantaro 1 799  (2023) [+]
Loĝdenso 18 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 39° 11′ N, 6° 3′ U (mapo)39.176366-6.0440446Koordinatoj: 39° 11′ N, 6° 3′ U (mapo) [+]
Alto 487 m [+]
Areo 97,3 km² (9 730 ha) [+]
Horzono UTC+01:00 [+]
Almoharín (Ekstremaduro)
Almoharín (Ekstremaduro)
DEC
Almoharín
Almoharín
Situo de la komunumo en Ekstremaduro
Almoharín (Hispanio)
Almoharín (Hispanio)
DEC
Almoharín
Almoharín
Situo de la komunumo en Hispanio

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Almoharín [+]
vdr
Loko de la provinco de Cáceres en Hispanio
Loko de la municipa teritorio de Almoharín en sia provinco

Almoharín estas municipo de Hispanio, en la provinco de Cáceres, regiono de Ekstremaduro. La vilaĝo estas famkonata pro la produktado de figoj.

La loĝantoj nomiĝas almoharinenses. La censita populacio en 2008 estis de 2.021 loĝantoj.

Situo[redakti | redakti fonton]

Almoharín estas situa en la centra parto de Ekstremaduro en la plej suda parto de la provinco kaj ankaŭ en la suda parto de la komarkodistrikto Sierra de Montánchez, je altitudo de 307 m; je 48 km de Cáceres, provinca ĉefurbo. La surfaco de ties teritorio estas de 97,3 km².

Geografio[redakti | redakti fonton]

La municipa teritorio estas flankita oriente de la Rivero Búrdalo, (tipa mediternea rivero, kun iom da akvokvanto el aŭtuno al printempo, sed preskaŭ seka somere, almenaŭ en la alta parto), kiu estas rekta alfluanto de la rivero Guadiana; sude de la ampleksa valo de Gvadiano, kaj sudokcidente de la montaretoj de Don Jose kaj La Parrilla, dependaj de la Sierra de San Pedro. Okcidente la anzinara ebenaĵo de Arroyomolinos de Montanchez, kaj nordokcidente de la sierra de Montánchez (ĉirkaŭ 1000 msmn), kaj norde de la Sierra de San Cristóbal (856 m) kaj Cancho Blanco (ĉ. 940 m). La monto de la Sierra de San Cristóbal, pro la proksimeco kaj pro sia morfologio iĝas simbolo de la vilaĝo. La resto de la teritorio estas ondeca, sen grandaj krutaĵoj.

Ekonomio[redakti | redakti fonton]

Agrikulturo kaj brutobredado. Lastatempe plie konstruado kaj servoj, helpitaj de la proksimeco de urbo Miajadas kaj de la regiona ŝoseo de Miajadas al Cáceres. Estas iom da industrio rilata al la transformado de agrikulturo, ĉefe figoj, kaj brutobredado, kun fabriketoj de figobombonoj kaj fermeblaro. Sude de la teritorio ĉe la rivero Búrdalo estas zono de vitejoj kun kultivoj de irigacio, kie oni kultivas ĉefe tomaton, rizon kaj maizon, pli tradicie figarboj kaj vitejoj. Pri brutobredado ĉefe bovoj kaj ŝafoj.

Historio[redakti | redakti fonton]

Estas restaĵoj de la epoko de la Romia imperio, (restaĵoj de entombigoj) kaj eble estis domaro ĉe fortikaĵo (en la zono konata kiel la Castillo (Kastelo)), dum la frua Mezepoko. Certas ke dum la araba epoko tiu fortikaĵo konsolidiĝis kaj eĉ la toponimo aktuala estas de araba deveno, pli precize de la epoko de la invadoj de Almoravidoj (11-a jarcento); tiam setlis definitive la kerno de populacio.

Almoharín estis konkerita de la trupoj de la Reĝo Alfonso la 9-a de Leono dum la unua triono de la 13-a jarcento (ĉirkaŭ 1223-1230). Regis la vilaĝon la Ordeno de Santiago, poste ĝi apartenis al la Senjorlando de Medellín kaj poste al tiu de Montánchez.

En 1598 la vilaĝo, pere de pago, “akiris” la titolon de Villa, “sendependiĝantee” iel el pago de impostoj al Senjorlando de Montánchez, dependiĝante nur de tiam de la Reĝo, tiam Filipo la 2-a.

Festoj[redakti | redakti fonton]

  • La Velá, kamparfesto de la lundo post Sankta Semajno, en la ermitejo de Nra. Sra. De Sopetrán.
  • Festo de la Tago de la Maza, la unua sabato de majo.
  • Festo de majo, la tagojn 3-a, 4-a kaj 5-a de tiu monato pro merkato de grego.
  • Festo de aŭgusto, la tagojn 15-a, 16-a kaj 17-a honore de la Patronino, la Virgulino de Sopetrán.