Almon Brown Strowger

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Almon Brown Strowger

Almon Brown STROWGER estis sepultisto kaj inventisto de aŭtomata telefoncentralo.

Perfektigita maŝino de Strowger

Li naskiĝis la 11-an de februaro 1839 en Penfield (en subŝtato Nov-Jorkio). Post longa vagado li vivis en Kansasurbo, kie li estis unu el la sepultistoj.

La penso

Kiel kutime, li matene legis la ĵurnalon, precipe la funebran paĝon. Li ekrigardis konatulon mortintan, sed la entombisto ne li estis. Kial do? Li tiel pensis, ke la telefonistoj faris vole-nevole miskontakton. La solvo estus la aŭtomata centralo. Li faris modelon kaj vokis fakulojn, kiuj diris, ke la ideo estas bona. Tio okazis en 1888 kaj en 1891 li ekhavis la patenton. Post 1 jaro la centralo ekfunkciis kun 75 telefonaj lineoj.

Li mortis en la 26-an de majo 1902 en St. Peterburgo (Florido). Krom lia invento, lia nomo ankaŭ estis donita al lokomotivo kaj premio. Liaj telefoncentraloj kaj ankaŭ telegrafcentraloj longe funkciis en granda parto de la mondo.

Patentoj

  • Strowger-ŝaltilo "Automatic Telephone Exchange" la 10-an de marto 1891