Almorox

El Vikipedio, la libera enciklopedio
ISO
Almorox
municipo en Hispanio

Blazono

Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Toledo
Poŝtkodo 45900
Retpaĝaro [1]
Politiko
Urbestro Julia Notario (PP)
Demografio
Loĝantaro 2,458  (2010)
Loĝdenso 37,82 loĝ./km²
Geografio
Geografia situo 40° 14′ N, 4° 24′ U (mapo)40.2325-4.3919444444444Nombro de loĝantoj en pop-parametro malĝustasKoordinatoj: 40° 14′ N, 4° 24′ U (mapo) [+]
Alto 533 m [+]
Areo 65 km² (6 500 ha)
Horzono UTC+01:00 [+]
Almorox (Tero)
Almorox (Tero)
DEC
Almorox
Almorox
Situo de Almorox
i1

Map

Alia projekto
Vikimedia Komunejo Almorox [+]
vdr
Situo de la provinco Toledo en Hispanio
Situo de Almorox en la provinco Toledo kaj en Hispanio

Almorox estas municipo de Hispanio, en la Provinco de Toledo, regiono de Kastilio-Manĉo. Estas kvar domaroj nome Almorox, Urbanización El Pinar de Almorox, Urbanización Parque El Romillo kaj Urbanización Dehesa de Almorojuelo.

Toponimio

La termino "Almorox" devenas el araba al murug kiu signifas la herbejojn. Antaŭe ĝi nomiĝis Almoroyo aŭ Almoroyuelo.

Loĝantoj

La loĝantoj nomiĝas Almorojanos. La censita populacio en 2010 estis de 2.458 loĝantoj kaj la denseco estas de 37,82 loĝ/km². La populacio stabiliĝis dum la tuta 20a jarcento ĉirkaŭ du mil loĝantoj, sed certe pli alte dum la unua duono.

Situo

Almorox estas situa en la okcidenta parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Komarko de Torrijos en la plej norda parto de la provinco de Toledo, je altitudo de 533 m; je 64 km el Toledo, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 65 km². La geografiaj koordinatoj estas 40°13′57″ N 4°23′31″ Ok.

Geografio

La municipo situantas sur la norda deklivaro de malgranda monteto, en ebena tereno, borde de la rojo Tordillos kaj ĉe la rivero Alberĉe. De nordo orienten estas trapasata de la rojoj Labros kaj Tabalon, kiu unuiĝinte formas la rojon Tordillos kiu enfluas en la Alberĉe.

Ĝi apartenas al la komarko de Torrijos kaj limas kun la municipaj teritorioj de Cenicientos, Cadalso de los Vidrios, San Martín de Valdeiglesias kaj Villa del Prado en la provinco de Madrido kaj Santa Cruz del Retamar, Escalona kaj Paredes de Escalona en la provinco de Toledo.

Ekonomio

Agrikulturo kaj brutobredado tradicie.

Historio

Eble estis romiaj setlejoj, kiel sugestas ekzisto de nombraj pontoj. De la arba epoko restis multaj toponimoj.

Post la reconquista, ĝi apartenis al Duklando de Escalona, el kiu ĝi sendependiĝis, kun aliaj najbaraj lokoj, en 1567. Tiam Filipo la 2-a donas la titolon de vilaĝo, kaj ekhavis sian propran jurisdikcion kaj justicon.

En la rojoj estis en la 19a jarcento tris muelejoj por faruno, kiuj kun aliaj tri por oleo, estis la nura industrio de la vilaĝo. En 1901, estis inaŭgurata la fervojo Madrido-Villa del Prado-Almorox, kiu estos fermata en 1965.

Domaroj

Mapo de la municipa teritorio de Almorox. Markate per malhelverda estas la pinaroj de Almorox, kaj sude, ĉe la Urbanización Dehesa de Almorojuelo, la rivero Alberĉe.

Krom la ĉefa kerno aŭ domaro de Almorox, estas aliaj domaroj kiaj:

  • Urbanización El Pinar de Almorox, situanta je 3 kilometroj norde de la ĉefa domarkerno, ĉe la pinaroj.
  • Urbanización Parque El Romillo, situanta je 5 kilometroj norde de la ĉefa domarkerno, ĉe la pinaroj.
  • Urbanización Dehesa de Almorojuelo, ĉe la rivero Alberĉe je 4 kilometroj sudoriente de la kerna domaro.

Monumentoj kaj interesaĵoj

  • Preĝejo de Sankta Kristoforo: konstruita komence de la 16a jarcento, de nekonata arkitekto, kvankm kelkaj diras, ke temas pri Juan de Herrera, krom dokumentata la partopreno de Gil de Hontañón. Estas de ŝtono, kun unusola nava kaj absido de tri parametroj, de stilo gotika, kvankam la pordego estas renesanca, kun granda arko rondoforma. Posedas kelakjn valorajn pentraĵojn, kiaj la retabloj de Sankta Roĥo, atribuita al Juan Correa de Vivar, kaj tiu de Sankta Lucia, atribuita al Pedro Berruguete. Menciindas ankaŭ la predikejo de blanka stuko, kaj stilo mudeĥara, alia predikejo, de diferenca stilo kaj el fero; la baptujo, la sakristio, verko de Alonso de Covarrubias kaj la ĉefa retablo, kiun prezidas la figuro de sankta Kristoforo.
  • Ermitejo de Nia Sinjorino de la Pieco: konstruita sur la restoj de moskeo. Situanta sur monteto ek de kie oni rigardas impresan pejzaĝon de la komarko. Estas de stilo baroka de la 17a jarcento.
Urbodomo kaj pilorio.
  • Urbodomo: konstruita en tempo de la reĝo Karlo la 3-a, en 1799, kaj kiu formas allogan komplekson.
  • Justica pilorio.

Naturo

La pinaro de Almorox ĉe la najbareco de la urbanización El Pinar.

La plej alloga loko de tiu vilaĝo estas El Pinar (la pinaro), nome arbaro en la nordo de la provinco de Toledo, de impresa beleco, kie troviĝas maloftaj bestoj kiaj sciuroj, cervoj kaj aproj, inter aliaj interesegaj specioj.

Festoj

  • Karnavalo: kun ĉefa festo de Soldataro.
  • 3a kaj 4a de majo: Santísimo Cristo de la Piedad (Kristo de Pieco).
  • 14a de aŭgusto: Virgulino de la Pieco kaj Sankta Roĥo.
  • 14a de septembro: Kristo de la Kompato, konata en Almorox kiel "Kristeto".

Referencoj en literaturo

Estas fama kaj konata momento en la novelo Lazarillo de Tormes (1554) kiam knabo klopodas trompi blindulon, sed tiu ruze malkovras ties klopodon: tio okazas en Almorox, kien la knabo Lázaro kaj la blindulo venas en tempo de vinber-rikoltado.

Referencoj

  • Diputación de Toledo.
  • Máximo Parro Carrasco.- Estudio Geográfico Histórico de la Villa de Almorox.- Año: 1987.- Publicación: IPIET
  • Máximo Parro Carrasco: Almorox en la Historia.- Año:2001.- Publicación:Diputación Provincial de Toledo
  • Almorox: María Jesús Marrón Gaite.- Contribución al estudio geográfico del medio rural toledano.- Año: 1990: JCCM y Ayuntamiento Almorox

Notoj


Vidu ankaŭ