Almuradiel

El Vikipedio
Saltu al: navigado, serĉo

Koordinatoj mankas! Bonvolu kunhelpi.

Almuradiel
Blazono
Administrado
Lando Hispanio
Regiono Kastilio-Manĉo
Provinco Ciudad Real
Urbestro Braulio Egido del Campo
Retpaĝaro [www.almuradiel.localtic.net]
Demografio
Loĝantaro 891  (2010)
Loĝdenso 13,47 loĝ./km2
Geografio
Areo 66.16
Almuradiel.png
v  d  r
Information icon.svg
Loko de la provinco de Ciudad Real en Hispanio

Almuradiel estas municipo de Hispanio, en la provinco de Ciudad Real, regiono de Kastilio-Manĉo.

Enhavo

Loĝantoj [redakti]

La loĝantoj nomiĝas almuradielenses. La censita populacio en 2010 estis de 891 loĝantoj kaj la denseco estas de 13,47 loĝ/km².

Situo [redakti]

Almuradiel estas situa en la suda parto de Kastilio-Manĉo en la komarkodistrikto Sierra Morena en la suda parto de la provinco de Ciudad Real, je altitudo de 808 m; je 79 km el Ciudad Real, provinca ĉefurbo. La areo de ties teritorio estas de 66.16 km². La geografiaj koordinatoj estas 38°30′45″ N 3°29′41″ Ok.

Geografio [redakti]

En la ĉirkaŭo de la kerna domaro komencas la mita kaj mirinda montopasejo de Despeñaperros, ravingorĝo farita de la rivero Magaña. La ĉefa flaŭro estas de sekaj arbaroj hegemonie de pino, anzino, korkokverko kaj cistoj, krom naturaj pastejoj propraj de Sierra Morena. Tiu vilaĝo troviĝas ĉe la km 232a de la aŭtoŝoseo A-4, inter Valdepeñas kaj Despeñaperros.

Ekonomio [redakti]

Agrikulturo (cerealoj kaj olivarboj) kaj brutobredado (ŝafoj kaj bovoj). Ĉasado (predrikoj, cervoj, kunikloj, aproj), rura turismo.

Historio [redakti]

En 1780 ĝi estis kreita laŭ la regado de la reĝo Karlo la 3-a. Toi enkadriĝis en la koloniigoj de Sierra Morena en la 18a jarcento, por kontraŭstari la agadon de la ŝtelistoj kaj la senloĝado.

Oni rilatigas la nomon al araba deveno, eble kun la toponimo El Muradal, same kiel muro, ĉar ĝi troviĝas ĉe la enirejo norda-nordorienta de tiu fama montopasejo, antaŭpasejo de Despeñaperros, kiu pluestas ununura enirejo el centra Hispanio al Andaluzio, kaj laŭ ŝoseoj kaj laŭ fervojo.

Notoj [redakti]


Vidu ankaŭ [redakti]