Aloŝa Avdejev

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Aloŝa Avdejev
Persona informo
Naskiĝo 18-an de julio 1940 (1940-07-18) (83-jaraĝa)
en Stavropol
Lingvoj pola
Ŝtataneco PollandoSovetunio
Alma mater Jagelona Universitato
Okupo
Okupo aktoro
vdr

Aloŝa Avdejev (ruse Алексей Алексеевич Авдеев) (naskiĝis la 18-an de aŭgusto 1940 en Voroŝilovsk (nun Stavropol) – pola filma aktoro, kantisto kaj lingvisto rusdevena.

Artisma kreado[redakti | redakti fonton]

De 1976 estas ligita kun la krakova kabaredo "Piwnica Pod Baranami" (Kelo sub Virŝafoj), kie ludas kun Kazimierz Adamczyk kaj Michał Kaniewski, kantante rusajn kaj ciganajn romacojn, odesajn kaj judajn kantojn interplektataj de humuro. En la jaroj 1977-1980 kunlaboris kiel pianisto kun krakovaj ĵaz-ensembloj.

Ekde 1990 ludas gitare kun Kazimierz Adamczyk kaj Marek Piątek, koncertante enlande kaj eksterlande. Surbendigas diskojn, televidajn kaj radiajn programojn. Konstanta felietonisto de psikologia monatrevuo "Charaktery" (Karakteroj) kaj membro de ties Scienca Konsilantaro.

Scienca agado[redakti | redakti fonton]

Diplomito de pola filologio ĉe Jagelona Universitato (1972), de 1974 scienca laboranto de Instituto pri Orientslava Filologio. Membro de Pola Lingvistika Asocio. En 1978 iĝis doktoro de humanismaj sciencoj (disertaĵo: Sona interfero en la rusa parolo de poloj). En 1980 laboris en Kolegio Triunuo en Dublino kiel visiting professor. Kreinto de la koncepto de komunikada gramatiko. En 1986 habilitiĝis. Ekde 2005 profesoro de humanismaj sciencoj.

Li laboras en Instituto de Rusio kaj Orienta Eŭropo ĉe Jagelona Universitato, kie ĉefe okupiĝas pri pragmatika lingvistiko kaj komunikada gramatiko. En la jaroj 1994-1998 vicdirektoro de la Instituto pri Orientslava Filologio, de 1996 gvidanto de la Fako de Rusa Lingvoscienco.