Alodo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La mezepoke latina vorto Allodium en Esperanto alodo tutsimple signifas "vera posedo". En la mezepoka juro ĝi priskribas posedon (plej ofte terenon, vastajn areojn en la kamparo samkiel la limigitan grundon en urbo, sur kiu staras domo), kies posedanto libere povis decidi pri ĝi, kaj ne devis plenumi iujn devojn al aliaj personoj pro tio. Tia "vera posedaĵo" laŭ la tiama juro povis esti heredata al la posteuloj sen limigoj. Origine eĉ ne necesis pagi impostojn al la regantoj el la gajnoj produktitaj en tia "vera posedaĵo".

Laŭ ĉio ĉi la alodo diferenciĝas de la koncepto de feŭdo, kiu nur limigite apartenis al la feŭdoprenanto aŭ vasalo. Baze la posedanto de la feŭdo restis la feŭdodonanto, kiu povis postuli de la feŭdoprenanto iujn servojn kutime difinitajn laŭ tradicioj kaj kutimoj. Feŭdo estas "por-uza posedo", alodo male "vera (aŭ plena) posedo".

Historia evoluo[redakti | redakti fonton]

Alodo kiel formo de posedo ekestis ĉe la ĝermanoj popoloj kaj triboj, antaŭ ol ekestis la feŭda sistemo. Tereno, kiu origine apartenis al la tuta tribo, estis donata al individuo. La ĝermanoj disdonis, parte dislotumis, terenojn de la konkeritaj landoj al la liberaj viroj de la tribo. Jen karakterizĝas grava eco de la koncepto: ke la posedo estas donata laŭ volo kaj leĝo de la tuta popolo aŭ tribo. La posedanto de tia tereno estas libera kaj ne devas obei limigojn kaj devojn pro la uzo de sia posedo. En multaj ĝermanaj regionoj unue nur la posedantoj de alodo estis agnoskitaj "liberaj civitanoj".

La liberaj posedantoj de alodo dum la frua mezepoko estas unu el la grupoj, el kiuj evoluis la nobelaro. Ili komprenis sin kiel liberaj kaj samrajtaj partnerojn de la reganto, ĉar ligitaj kun li samrange kaj ne subigitaj al li vasale. La rajtojn de la posedo de alodo (rajtoj enkasigi impostojn, ĉasi ktp.) dum la evoluo de la mezepoko nur la nobeloj sukcesis teni. Eĉ se ili post la jaro 1500 pli kaj pli devis subiĝi al la reganto, ili restis la politike kaj ekonomie plej potenca grupo de tereno-posedantoj.

"Vera posedo" ankaŭ povis ekesti, se la feŭdodonanto rezignis pri siaj rajtoj favore al la feŭdoprenanto. Male tamen foje liberaj posedantoj de "vera posedo" puniĝis de la reganto, per tio ke li ŝanĝis ilian posedon al feŭdo.

La diferenoj de la du mezepokaj formoj de posedo fariĝis pli kaj pli etaj. Unuflanke la vasaloj plej laste ekde la 17a jarcento ne plu devis liveri feŭdfajn servojn, kaj ankaŭ ekhavi pli kaj pli da rajtoj heredi sian feŭdon al posteuloj, kaj aliflanke la regantoj jam dum la 16a jarcento sukcesis devigi la "verajn posedantojn" al regulaj impostoj. Dum la 19a jarcento fine la koncepto de feŭdo ne plu uziĝis, de tiam aplikatas la koncepto de posedo laŭ la burĝa juro, difinita inter alie laŭ la franca "Code Civil".

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]