Aloeidoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Titanoj

Aloeoidoj - (helene Ἀλωάδαι, latine Aloeidae) estis en la helena mitologio du fratoj de giganta staturo.

Deveno de Aloeoidoj[redakti | redakti fonton]

Ilia deveno estas prezentata minimume en du versioj: ili estis filoj de la Giganto Aloeo kaj de lia edzino Ifimedeia. Aŭ ilia patro estis dio de la maroj Pozidono. Onidire Ifimedeia Pozidonon ekamis, sopire rigardis alvenon de li el la maraj bordoj. Ŝi prenis akvon el la maraj ondoj, verŝis ĝin en sian sinon kaj post ioma tempo gravediĝis. Nur poste ŝi edziniĝis al Aloeo. Ŝi naskis du filojn nomataj Oto kaj Efialto. Ili de sia infaneco rapide kreskis, ĉiujare pri unu ulno larĝen kaj pri unu klafto alten, do en la aĝo de naŭ jaroj ili estis naŭ ulnojn larĝaj kaj naŭ klaftojn altaj. Plie per orakolo estis al ili donite, ke neniu el la homoj nek el la dioj povas mortigi ilin.

Milito kontraŭ Olimpo[redakti | redakti fonton]

Tiuj ĉi fratoj, laŭ sia aĝo infanoj, laŭ siaj staturoj gigantoj, kaj kun decidemo fortikigita per favora orakolo, en sia furiozeco proklamis militon al la diaro de Olimpo. Ilia celo estis Olimpon neniigi kaj uzurpi diinon Hera por Efialto kaj diinon Artemisa por Oto. Sed unue ili decidis trudkapti dion de la milito Areson, kaj tiu ĉi paŝo sukcesis al ili.

Ili kaptis lin en Trakio, senarmigis, katenigis kaj enprizonigis lin en latuna vazo, kiun ili kaŝis en la domo de sia duonpatrino.

Poste komenciĝis propra sieĝado de Olimpo. Ambaŭ fratoj kun furioza forto konstruis atakbarilojn, poste translokadis unu monton post la alia, minacis, ke ili ĉiujn montojn ĵetos en la maron, ĝis ĝi elsekiĝos.

Tiun ĉi sovaĝadon haltigis dio Apolono, kiu mortpafis ilin per sagoj el sia arkpafilo. Onidire al li en la batalo eĉ helpis heroo Heraklo.

Sed la alia versio prezentas, ke Apolono konsilis al la diino Artemisa, ke ŝi petu Oton fini la sieĝadon. Ke ŝi tiuokaze venos al li kaj plenumos liajn dezirojn. Tio ekkoleris Efialton, al kiu Hera promesis nenion, kaj inter ambaŭ fratoj komencis kverelojn. Sed tiam venis Artemisa en formo de blanka cervino. La fratoj staris unu kontraŭ la alia, ambaŭ tenante ĵetlancon en la mano. Kiam la cervino trakuris rapide inter ili, ili ambaŭ ĵetis la lancon. La cervino jam estis for kaj la fratoj trapikis sin reciproke. Tiel plenumiĝis orakolo - povis ilin mortigi nek homo, nek dio, tion povis nur ili reciproke.

Paco[redakti | redakti fonton]

Kiam per tio finiĝis sieĝado de Olimpo, dia mesaĝportisto Hermeso iris serĉi trudkaptitan dion de la milito Areson kaj devigis lian gardistinon post dek tri monatoj duonmortan Areson liberigi el la latuna barelo. Ambaŭ mortintaj fratoj estis enterigitaj en Beotio. Onidire ili estas adorataj sur la insulo Nakso kiel la plej grandaj herooj. Iliaj animoj vagis en Tartaron. Tie ili estis katenitaj dorse al si kaj al kolono per ŝnuroj el vivaj vipuroj. Onidire tie torturas ilin strigo.

Reflekto en la arto[redakti | redakti fonton]

La plej konata bildigo de Aloeoidoj estas sur altaro de Zeŭso en Pergama muzeo en Berlino (el la jaroj 180 - 160 a.K.). Aparte bone estas bildigita "Oto batalanta kontraŭ Artemiso".