Alonso de Ávila

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Alonso Dávila)
Alonso de Ávila
Persona informo
Naskiĝo 30-an de novembro 1485 (1485-11-30)
en Ciudad Real
Morto 30-an de novembro 1541 (1541-11-30) (56-jaraĝa)
en Nueva Galicia
Lingvoj hispana
Ŝtataneco Hispanio
Okupo
Okupo konkistadoro
vdr

Alonso de Ávila (Alonzo de Ávila), referencita ankaŭ kiel Alonso Dávila de kelkaj historiistoj,[1] (Ciudad Real 1486 - Nova Galegio 1542), estis hispana konkistadoro kiu partoprenis intense en la konkero de Tenoĥtitlano kaj en tiu de Jukatano. Lia samnoma nevo partoprenis kun Martín Cortés en insurekcio en la Nova Hispanio en 1565.

Ekspedicio de Grijalva[redakti | redakti fonton]

Post la malsukcesa ekspedicio de Francisco Hernández de Córdoba al la Duoninsulo Jukatano, la tiama guberniestro de la insulo Kubo Diego Velázquez de Cuéllar organizis duan ekspedicion formita de kvar ŝipoj, kies kapitanoj estis Pedro de Alvarado, Francisco de Montejo kaj Alonso de Ávila alportinte ĉiu sian propran ŝipon kaj necesaĵoj, kaj Juan de Grijalva nevo de la guberniestro estis nomumita estro de la misio.[2]

Oni esploris Kozumelon kaj Jukatanon. Oni batalis kontraŭ la majaoj kaj kelkaj hispanoj vundiĝis inter kiuj Grijalva mem. La karavano pluis al la marbordoj de Tabasco kaj Veracruz, kaj de tie Pedro de Alvarado revenis al Kubo, dum Montejo, Dávila kaj Grijalva planis setligi soldataron ĉe la ĵus malkovritaj marbordoj, sed finfine ankaŭ ili decidis reveni al la insulo Kubo.

Ekspedicio de Korteso kaj konkero de Meksiko[redakti | redakti fonton]

En novembro de 1518 aliĝis kiel unu de la dek kapitanoj en la ekspedicio de Hernán Cortés, kiu eliris el Kubo en februaro de 1519 kaj finis en 1521 per la konkero de Tenoĉtitlano. En marto 1519 li partoprenis en la Batalo de Centla.

Konkero de Jukatano[redakti | redakti fonton]

Notoj[redakti | redakti fonton]

  1. López de Gómara y Díaz del Castillo aludas al li kiel Alonso de Ávila; Landa kaj López de Cogolludo aludas al li kiel Alonso Dávila.
  2. López de Cogolludo, Diego (1688) Historia de Yucatán libro I, cap. III Envía Diego Velázquez á Juan de Grijalva á proseguir el descubrimiento de Yucatán, teksto en la retejo FAMSI Foundation for the advancement of Mesoamerican studies Inc.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • Cortés, Hernán (1520) Cartas de Relación, edición de Hernández Sánchez Barba, Mario (2003) para colección Crónicas de América, Dastin, S.L. ISBN 84-492-0352-X
  • Cortés Hernán (1520) Cartas de Relación ArteHistoria texto en la web — Crónicas de América —segunda carta
  • Chamberlain, Robert S. (1974) "Conquista y Colonización de Yucatán (1517-1550)", Ed. Porrúa, ISBN 968-432-734-X
  • Díaz del Castillo, Bernal (1568) Historia verdadera de la conquista de la Nueva España, (texto en la web cervantesvirtual)
  • García Icazbalceta, Joaquín (1998). «Alonso de Ávila». Biografías y estudios. México: Editorial Porrúa. ISBN 970-07-1217-6.
  • López de Cogolludo, Diego (1688) "Historia de Yucatán" texto en la web por FAMSI Foundation for the advancement of mesoamerican studies inc.
  • López de Gómara, Francisco (1552) | (2006) "Historia de la Conquista de México" Prólogo y estudio preliminar de Miralles Ostos, Juan; ed.Porrúa ISBN 970-07-7021-4
  • Vázquez Chamorro, Germán (2003) "La conquista de Tenochtitlan" colección "Crónicas de América", compilación de los cronistas J.Díaz, A.de Tapia, B.Vázquez, F. de Aguilar; Dastin, S.L. ISBN 84-492-0367-8

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]