Alonso de Ercilla

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Alonso de Ercilla.
Statuo de Alonso de Ercilla en Santiago de Chile.

Alonso de Ercilla y Zúñiga (Madrido, 7-a de aŭgusto de 1533 - 29-a de novembro de 1594). Hispana poeto aŭtoro de La Araucana kaj soldato de la hispana armeo.

Biografio[redakti | redakti fonton]

Alonso de Ercilla y Zúñiga (Madrido, 1533 - Madrido, 1594). Liaj gapatroj Fortún García de Ercilla, juristo de la Reĝa Konsilantaro kaj Doña Leonor de Zúñiga, estis naturaj de Bermeo (Biskajo, Eŭskio). Sesa kaj pli juna el la filoj, kiam li estis apenaŭ unujara, mortiĝis lia patro. Doña Leonor klopodis zorgi sian familion kaj translokiĝis al diversaj senjorlandoj kie ŝi povis enspezi (Bermeo, Nájera, Bobadilla). La ekonomia situacio malboniĝas pro disputo pri la heredaĵo en 1545, dum samtempe la pli aĝa filo mortiĝis en Madrido. La dua filo eniris en la Eklezio dum la imperiestro Karlo la 5-a enmetas ŝin en la servistaro de la infantino doña María (lia filino ĵus edziniĝinta kun la reĝo de Hungario kaj Bohemio, Maksimiliano la 2-a (Sankta Romia Imperio)) kaj ŝian filon Alonso, kiel paĝio al la servo de la princo Filipo (posta reĝo) en ties veturado tra aliaj ŝtatoj de la imperio. El Valadolido (1548) vizitas Barcelonon, Ĝenovon, Milanon, Trenton, Innsbruck, Munkenon, Ulm, Luksemburgon, Bruselon kaj Aŭgsburgon. Revenis en Hispanion en 1551 kaj, loĝis en Valadolido, grave por la posta redakto de La Araucana ĉar ĝi permesis lin atesti pri la pasiaj kontraŭstaroj inter Sepúlveda kaj Las Casas pri la konflikta temo de la justa Milito. Li veturis al Vieno akompanante sian patrinon kaj fratinojn kiuj formas parton de la servistaro de Doña María kaj revenis post tri jaroj kiel paĝio de la princo, kiun li akompanos en Anglio okaze de lia edziĝo kun la reĝino Maria. Kelkaj aŭtoroj (Medina) asertas, ke li estis en Flandrio, sed ĉiukaze li estis en Londono kun la servistaro de la princo kiam oni ricevis la novaĵon de la insurekcio de Hernández Girón en Peruo kaj la terura mortigo de Pedro de Valdivia en Ĉilio fare de la araŭkanoj.

La princo Filipo, dum sia esto en Anglio, nomumis Andrés Hurtado de Mendoza kiel vicreĝo de Peruo kaj Jerónimo de Alderete kiel guberniestro de Ĉilio. La ĉefa celo estis submeti la insurekcion de Hernández Girón. Ercilla, kun permeso de la princo, aliĝis en la truparo kiu eliris el Kadizo (1555) direkte al Ameriko. Alderete mortiĝis pro malsano en la insulo Taboga kaj Ercilla pluveturis ĝis Peruo kie li alvenis en 1556. Li gastis ĉe la vicreĝa palaco kies sidejo estis okupata de la Vicreĝo Andrés Hurtado de Mendoza. LAŭ Medina, li decidis, post la malvenko de Hernández Girón, aliĝi en la punekspedicio kontraŭ la araŭkanoj estrata de la filo de la guberniestro de Ĉilio, don García (februaro, 1557). Post pasi tra La Serena, ili alvenis al Concepción la 28-an de junio, post suferi tempeston. El tiam la biografio de Ercilla kompletiĝas per la informo kiun li mem rakontas en La Araucana.

Genezo de la Araucana[redakti | redakti fonton]

En 1556 li alvenis al Peruo kaj akompanis García Hurtado de Mendoza, la ĵus nomumita guberniestro kaj kapitangeneralo de Ĉilio, kie estis insurekciantaj la araŭkanoj. Estis en Ĉilio 17 monatojn, inter 1557 kaj 1559 kaj tie konis Francisco Pérez de Valenzuela. Partoprenis en la bataloj de Lagunillas, Quiapo kaj Millarapue, kaj estis atestanto de la morto de Kaŭpolikano, protagonisto de lia poemo: La Araucana, epika poemo de milita instigo en 37 kantoj, kie li rakontas la okazintaĵojn plej signifajn de la Milito de Araŭko kontraŭ la araŭcanoj (mapuĉoj), kiujn li ekverkis dumkampanjo. En marto de 1558 don García fondis la urbon Osorno kaj kiam oni celebris feston en la nova urbo en kiu partoprenis ĉiujn lokanojn eliris don García akompanata de Alonso de Ercilla kaj Pedro Olmos de Aguilera, kiam subite venis Juan de Pineda, kiu estis malamikiĝinta kun Alonso de Ercilla de antaŭe kaj iam ambaŭ elirigis glavojn produktante konfuzan okazon. Don García atakis la plej ekscititan nome Alonso de Ercilla kaj vundis lin. Tiu rifuĝiĝis en preĝejo. La guberniestro enkarcerigis ilin kaj ordonis ties ekzekuton por la venonta tago. Lokanoj kaj influantaj personoj konsideris maljustan la kondamnon kaj klopodis persvadi don García Hurtado y Mendoza sed la preparado por la ekzekuto pluis kaj la espero savi ilin estis perdita. Tiam du virinoj, unu hispana kaj alia indiĝena eniris kaŝe en la domon de don García kaj pere de petegoj sukcesis influi la guberniestron kiu pardonis la vivon al la kondamnitoj. Alonso de Ercilla pluestis malliberigita dum tri pliaj monatj kaj poste estis eksilita al Peruo.

Morto[redakti | redakti fonton]

Post loĝi en Peruo, li revenis en Hispanion en 1562, kie li publikigis sian grandan verkon (1569), dediĉate al Filipo la 2-a. Li estis nomumita ĝentlemano de la kortego kaj kavaliro de Santiago en la vilaĝo de Uclés, post kio li partoprenis en diversaj diplomatikaj postenoj. En 1570 li edziĝis al María de Bazán kaj instaliĝis en Madrido, kie li finis la duan (1578) kaj trian partojn de sia poemo (1589). Ercilla uzis la vorton araŭkano kiel anvorto de mapudungun raŭko (argileca tero).

Li mortiĝis je 61 jaroj, nome en 1594. Liaj restoj ripozas en la konvento de Sankta Jozefo situanta en la urbo de Ocaña en la provinco Toledo. La konvento nun estas loĝata de Karmelaninoj. Liaj restoj estis kelkajn jarcentojn sub la altaro en kripto kie oni enterigis la monaĥinjn, sed ili estis translokigitaj al preĝejo apuda al la monaĥejo por permesi pli facilan viziton. Ĉiutage, je la 8a de la mateno, oni malfermas la preĝejon.

Referenco[redakti | redakti fonton]

Pri la biografio: La Araucana, enkonduko kaj eldono de Isaías Lerner.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]