Alp Arslan

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Dosiero:Alp-arslan.jpg
Alp Arslan humiligante al Romano la 4-a post la Batalo de Manzikerto

Alp Arslan (10301072/1073) estis la dua sultano de la selĝuka dinastio, kiu aneksis Kartvelion, Armenion kaj grandan parton de Anatolio al siaj posedaĵoj de Ĥorasano kaj la okcidento de Irano.

Li preferis konkeri anstataŭ regi kaj lasis la administradon de sia imperio al la fama viziro, Nizam al-Mulk. En la jaro 1071, lia venko kontraŭ la Bizanca Imperio en la batalo de Manzikerto malfermis la vojon por la eventuala turka konkero de Anatolio. Li forpasis unu jaron post kiam estis morte vundita de prizonulo dum disputo.