Ladir

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Alp Dadens da Ladir)
Ladir
Blazono de Ladir
Ladir
former municipality of Switzerland • vilaĝo
Kantono Grizono
Distrikto Surselva
Komunumaro Ilanz
Koordinatoj  46° 47′ 24″ N 9° 12′ 18″ O / 46.79000 °N, 9.20500 °O / 46.79000; 9.20500 (mapo)Koordinatoj: 46° 47′ 24″ N 9° 12′ 18″ O / 46.79000 °N, 9.20500 °O / 46.79000; 9.20500 (mapo)
Nombro de loĝantoj 109
Areo 7,19 km²
Alteco 1276 m super marnivelo
Poŝtkodo 7155
Komunumkodo 3576
Mapo de Ladir

Ladir estas komunumo de la komunumaro Ilanz kaj la distrikto Surselva en Kantono Grizono, Svislando. Ĝi havis 109 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Ladir situas alte super la valo de la Antaŭa Rejno. Al ĝi apartenas ankaŭ la eksklavo Alp Dadens da Ladir, kiu etendiĝas en nordo ĝis al la Vorab-Glaĉero.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Ladir limas en nordoriento al Falera, en sudoriento al Schluein, kaj en sudo kaj okcidento kaj nordokcidento al Ruschein. Inter la vilaĝo Ladir kaj la eksklavo Alp Dadens da Ladir, situas la eksklavo Alp da Schnaus de la komunumo Schnaus.

Lingvoj[redakti | redakti fonton]

La oficiala lingvo de la komunumo estas la romanĉa.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Ladir situas flanke de la gravaj trafikvojoj. Al la publika transportreto Ladir estas konektita per poŝtaŭtolinio tra Ruschein al Ilanz.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Ladir datiĝas el la jaro 831 kiel Litura en la imperia urbaro.[1] Alia mencio datiĝas el la jaro 850 kiel Leitura. Dum mezepoko parto de la kamparanoj apartenis al al Eksteraj Liberuloj de Laax, kaj pluraj de ties ĉefoj devenis el Ladir. Ladir formis kun Schnaus kaj Ruschein najbararon. En la jaro 1502 la alpopaŝtejoj estis dividitaj. En la jaro 1851 estis fonditaj la komunumoj Ladir, Ruschein kaj Schnaus. La preĝejo Sankta Zeno estis menciita la unuan fojon en la jaro 840 kiel havaĵo de Monaĥejo Pfäfers kaj estis ĝis 1684 filio de la paroĥo Ruschein. Kelkaj familioj, kiuj en la jaro 1556 aliĝis al la reformacio devis forlasi la vilaĝon. La 14-an de oktobro 1891 inscendio detruis la tutan vilaĝon. [2]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]