Alpa skutelario

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Kiel legi la taksonomionVikipedio:Kiel legi la taksonomion
Kiel legi la taksonomion
Alpa skutelario
Scutellaria alpina
alpa skutelario
alpa skutelario
Biologia klasado
Regno: Plantoj Plantae
Divizio: Angiospermoj Magnoliophyta
Ordo: Lamialoj
Familio: Lamiacoj
Genro: Skutelario Scutellaria
Specio: Alpa skutelario Scutellaria alpina
Scutellaria alpina
Aliaj Vikimediaj projektoj
vdr

La alpa skutelario (latine scutellaria alpina) estas specio de la planta genro skutelario en la familio de lamiacoj (lamiaceae).

Ecoj[redakti | redakti fonton]

La plurjara herba planto atingas altecon de inter 10 kaj 30 centimetroj kaj havas plurajn pli aŭ malpli harkovritajn tigojn. La ovoformaj folioj estas dentigitaj.

floro de alpa skutelario

La floroj konsistas el ruĝecaj, ovoformaj eksteraj petaloj, kvazaŭtegole aranĝitaj kaj pli longaj ol la interna kaliko. La kaliko konsistas el du "lipoj": la supra el ili estas bluviola, atingas longon de ĝis 3 centimetrojn kaj pli longas ol la suba, blankeca lipo.

Disvastiĝo[redakti | redakti fonton]

La planto nature kreskas en Eŭropo, en la Alpoj, kiel indikas la nomo, sed ankaŭ en la montaroj Pireneoj, Apenino kaj Balkano. Ĝi preferas lokojn ĉe disrompitaj rokeroj sur kalkoriĉa grundo.

Medicina uzo[redakti | redakti fonton]

La plantoj de la genro havas plurajn medicinajn uzojn kaj pluraj specioj de la genro uziĝas sammaniere. Literaturaj fontoj priskribas kontraŭtiman, trankviligan kaj dormemigan efikojn.