Alpakao

El Vikipedio

Saltu al: navigado, serĉo
ovingoj el alkapao
ovingoj el alkapao

Alpakao - aŭ laŭ iuj lingvoj "Nov-Arĝento" - estas specifa alojo el la metaloj nikelo, kupro kaj zinko, kiu apektas tre simile al arĝento, sed kemie tute ne rilatas al ĝi. La alojo neniel miksendas kun la sudamerika besto alpako, kiun kiu ĝi same tute ne rilatas. En la hispana kaj angla lingvoj oni ankaŭ nomas la metalon plata alemana respektive german silver, do "germana arĝento". Alpakao kovrita per maldika tavolo de arĝento estas nomata "ĉina arĝento".

[redaktu] Ecoj

Alpakao estas hele arĝente brilanta alojo el inter 45 kaj 70 procentoj da kupro, 5 ĝis 30 procentoj da nikelo, 8 ĝis 45 procentoj da zinko kaj eventuale tre etaj kvantoj da plumbo, stanofero. Pro la kvanto da nikelo ĝi estas aparte malmola kaj korodimuna.