Alpes-de-Haute-Provence

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Alpes-de-Haute-Provence
Insigno de Alpes-de-Haute-Provence
Situo de Alpes-de-Haute-Provence
Administrado
Lando Flago-de-Francio.svg Francio
Regiono Provenco-Alpoj-Bordo Lazura
Numero 04
Prefektejo Digne-les-Bains
Subprefektejoj Barcelonnette
Castellane
Forcalquier
Prezidanto de la
ĝenerala konsilio
Gilbert Sauvan
Statistikaĵoj
Loĝantaro 159 450 (2009)
Loĝdenso 23 loĝ./km2
Areo 6 925 km2
Subdividoj
Arondismentoj 4
Kantonoj 30
Interkomunumoj 23
Komunumoj 200
v  d  r
Information icon.svg

La franca departemento Alpes-de-Haute-Provence [alpə də ot pʁovɑ̃s] (Alpoj de Alta Provenco) estis nomita tiel sekve de la reformo de 1970 kiu ŝanĝis la pranomon Basses-Alpes (malataj Alpoj) al la nuna.

Tiu pranomo klarigas la situon de tiu departemento: sude de la Alpoj entenante la plej malaltaj partoj de tiu montaro nomata Alpoj. Ĝi entenas ankaŭ la plej norda parto de la praprovinco Provenco. Ĝi aspektas jene: montaroj oriente, altebenaĵoj centre kaj montetoj okcidente. La ĉefa rivero nomiĝas Durance (DüRÃC). Ĝi enhavas ĉirkaŭ 126 000 enloĝantarojn. La prefektejo nomiĝas Dignes les bains (DiNJ (kun resanigbano)) kun ĉ. 16 000 enloĝantaroj. Sed la plej grava urbo nomiĝas Manosque (MaNOSK) kun ĉ. 20 000 enloĝantaroj.

Estas tri subprefektejoj : Forcalquier (Forkalkie) okcidente; Barcelonnette (Barcelonet) norde; Castellane (KasteLAN) sude. La ĉefa ekonomia aktiveco estas ŝafbredado. Poste alvenas turisma aktiveco ligita al libertempo sub la suno. La plej grava industrio estas transformo de mara salo al ĝiaj ĥemiaj elementoj en la urbo Chateau-Arnoŭ Saint-Auban (ŜaTO-ArNU Sankta-ObÃ).

Ekzistas unu traserĉadcentroj: pri astronomio en Saint-Michel-l'Observatoire (Sankta Mikaelo kiu entenas Observatorion).

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]