Alpes Maritimae

El Vikipedio, la libera enciklopedio
la romiaj provincoj dum la jaro 116, sub imperiestro Trajanus
Alpes Maritimae, jen malhelruĝe akcentita (limoj de la jaro 117)

Alpes Maritimae (en Esperanto "Maraj Alpoj") estis provinco de la Romia Imperio, la plej suda el tri malgrandaj provincoj en la Alpoj en la limregiono de la modernaj ŝtatoj Francio kaj Italio. Malgraŭ sia nomo, la provinco sude nur preskaŭ tuŝis la Mediteranean Maron: Sude de la provinco, mallarĝan marbordan strion okcidente prenis la romia provinco Gallia Narbonensis, kiu ankaŭ estis la orienta najbaro, kaj same mallarĝan marbordan strion oriente la romia provinco Italia, kiu ankaŭ konsistigis la orientan limon. Krome norde najbaris la malgranda provinco Alpes Cottiae. La provinca ĉefurbo estis Cemenelum - la moderna urboparto Cimiez de Nice en Francio. Al la romia imperio la provinco oficiale apartenis ekde la jaro 14 antaŭ nia erao. Pri la historia teritoria nomo ankoraŭ nuntempe aludas la nomo de la francia departemento Alpes-Maritimes, kies limoj tamen ne identas al la historia provinco.

En iuj mapoj (vidu ekzemple dekstre), la tri malgrandaj alpaj provincoj Alpes Maritimae, Alpes Cottiae kaj Alpes Poeninae konsideriĝis parto de komuna provinco "Alpes", aŭ eĉ parto de la pli granda najbara provinco Italia, kiu laŭ la nomo kovris la tutan italan duoninsulon.