Alfa Centaŭro

El Vikipedio
(Alidirektita el Alpha Centauri)
Saltu al: navigado, serĉo
Simulata hipoteza pejzaĝo sur iu planedo kun la duopa stelo en la ĉielo.
Simulata hipoteza pejzaĝo sur alia planedo kun la duopa stelo en la ĉielo.
Pozicio de Alfa Centaŭro.

La stelo plej proksima al la Suno estas Alfa Centaŭro, latine Alpha Centauri, la plej brila stelo en la konstelacio Centaŭro. Fakte, Alfa Centaŭro estas tri steloj, Alfa Centaŭro A kaj B, kaj Proksima Centaŭro. Do, la tri estas la plej proksima stelsistemo al la Suno.

Enhavo

[redakti] La Duopo

A kaj B formas duopan stelon; ili orbitas unu ĉirkaŭ la alia kun periodo de 80 teraj jaroj kaj havas inter si mezan distancon de 23 AU, iom pli ol tri lumhoroj, iom pli ol la distanco inter la Suno kaj Urano. Ilia orbito estas tre elipsa, kun minimuma distanco de 11,2 AU kaj maksimuma de 35,6 AU. Ilia distanco de la Suno estas proksimume 4,36 lumjaroj.

[redakti] Videbla Magnitudo

La duopo AB havas videblan magnitudon de preskaŭ 0; do, kune ili brilegas.

Kun videbla magnitudo de -0,01, brilega Alfa Centaŭro A estas tipo G2 V, kiel nia Suno. Alfa Centaŭro B estas tipo K1 V kun videbla magnitudo de 1,33; do, ĝi estas malpli brila ol A. Proksima Centaŭro aŭ alinome Alfa Centaŭro C estas tipo M5 Ve aŭ M5 VIe, malbrile kun la videbla magnitudo de 11,05.

Kune la triopo, Alfa Centaŭro A,B, kaj C, estas en la Tera ĉielo la trie plej brila stelo, ne inkluzive de nia Suno, post unue Siriuso kaj due Kanopuso.

[redakti] La Alia Tria

Proksima Centaŭro estas iom pli proksima al la Suno ĉe 4,22 lumjaroj. Ĝi estas ruĝa nano, multe malpli hela ol A kaj B, kaj distancas de tiuj ĉirkaŭ 13 000 AU aŭ 75 lumtagoj aŭ 0,21 lumjaro. Povas esti, sed ne certas, ke ĝi orbitas ĉirkaŭ la sistemo AB; se tiel, la orbita periodo estas ĉirkaŭ duona miliono da jaroj.

[redakti] Alinomoj

Ofta alinomo de Alfa Centaŭro estas Rigel KentaurusRigil Kentaurus, kiu signifas "piedo de la centaŭro"; RigelRigil devenas de la araba vorto por "piedo". Tiun nomon ne konfuzu kun RigelRigil en la konstelacio Oriono. Rara alinomo de Alfa Centaŭro estas Toliman el la araba vorto por "strutoj". Pli rara alinomo estas Bungula, probable el la latina vorto por "hufo".

[redakti] Bildaro

Bonvolu alklaki bildon por pligrandigi ĝin.

[redakti] Eksteraj ligiloj

Ekstera ligilo  http://www.solstation.com/stars/alp-cent3.htm angle
Ekstera ligilo  http://www.glyphweb.com/esky/stars/alphacentauri.html angle
Ekstera ligilo  http://simbad.u-strasbg.fr/sim-id.pl?protocol=html&Ident=alpha+centauri angle
Personaj iloj
Nomspacoj

Variantoj
Agoj
Navigado
Printi/eksporti
Iloj
Aliaj lingvoj