Alpha Oumar Konaré

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alpha Oumar Konaré
Persona informo
Alpha Oumar Konaré
Naskiĝo 2-an de februaro 1946 (1946-02-02) (78-jaraĝa)
en Kayes
Lingvoj franca vd
Ŝtataneco Malio vd
Alma mater Universitato de VarsovioIUEDIHEID vd
Partio Alliance for Democracy in Mali vd
Familio
Edz(in)o Adame Ba Konaré vd
Profesio
Okupo politikisto vd
vd Fonto: Vikidatumoj
vdr
Alpha Oumar Konaré en 2001 kun George W. Bush en Vaŝingtono, 21-an de junio 2001

Alpha Oumar Konaré (2-an de februaro 1946 en Kayes) estas malia politikisto , kiu servis de 1992 ĝis 2002 kiel prezidanto de Malio, la unua demokratie elektita.

Akademia biografio[redakti | redakti fonton]

Konaré venas kiel kvina el 14 infanoj de instruisto. Li vizitis ekde 1957 Lycée Terrason de Fougères en la landa ĉefurbo Bamako kaj la Collège des Maristes en Dakar. Li vizitis ekde 1960 Collège Moderne en Kayes kaj de 1962 ĝis 1964 École Normale Supérieure en Katibougou. Poste studis li de 1965 ĝis 1969 historion en École Normale Supérieure en Bamako kaj de 1971 ĝis 1975 en Universitato Varsovio. Post lia edukiĝo, li laboris kiel instruisto en Kayes kaj Bamako. De 1975 ĝis 1978, li estis sekciestro en ministerio. Li ricevis en 1980 esploran komision en Institut Supérieur de Formation en Recherche Appliquée kaj iĝis profesoro en fakultato pri historio kaj gografio de École Normale Supérieure en Bamako. Poste li estis prezidanto de diversaj akademiaj asocioj de historiistoj, geografoj kaj arĥeologoj. De 1981 ĝis 1982, li estis konsiliisto de UNESCO kaj UNDP.

Profesoro Konaré estas honordoktoro de Universitato de Miĉigano same tiu de Universitato de Rennes. Li publikigis plurajn verkojn pri historiaj kaj arĥeologiaj temoj

Politika biografio[redakti | redakti fonton]

Konaré iĝis en 1967 ĝenerala sekretaro de la junulara organizo Union soudanaise (US-RDA) en École Normale Supérieure de Bamako. Post la puĉo de Moussa Traoré 1968, li aliĝis al la subgrunda maksisma partio Parti malien du travail. Li estis de 1978 ĝis 1980 ministri pri junularo, sporto, arto kaj kulturo.

Li fondis en 1983 la kulturan revuon Jamana kaj 1989 la tagĵurnalon les échos. Konaré estis kunfondinto de Alliance pour la démocratie au Mali (ADEMA) kaj ties unua prezidanto.

Konaré fondis la radiosendilon Radio Bamakan kaj iĝis delegito de la nacia konferenco, kiu celis ellaboron de nova konstitucio kaj balotoj.

Kiel prezidento[redakti | redakti fonton]

En 1992 kaj 1997 li estis elektita al prezidento, lin sekvis Toumani Touré kiel prezidento de Malio.

Li estis prezidanto de Ekonomia Komunumo de OkcidentAfrikaj Landoj de 1999 ĝis decembro de 2001 (ECOWAS) en 2000 prezidento de UEMOA.

Li kontraŭas la mortpunon, tiel donis amnestion la 29-an de majo 2002 por Moussa Traoré. Dum lia regado okazis la paca reguligo de la konflikto kun la tuaregoj. Krom tio, li atingis, ke la Afrika futbolĉampionado okazis en 2002 en Malio.

Ekde la 16-a de septembro 2003, Konaré estas prezidanto de Komisio de Afrika Unio.

En septembro 2021, Alpha Oumar Konaré, estis urĝe enhospitaligita en Maroko en la hospitalo Cheikh Zaid en Rabato.

Familio[redakti | redakti fonton]

Konaré geedziĝis en 1971 kaj havas 4 gefilojn. Lia edzino, Adame Ba, estas profesorino de la historio.

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]