Alpoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alpoj
Großglockner
Großglockner
mapo
montara sistemo
La plej alta punkto Mont Blanc (4,807 m)
Longeco 1,200 km
Areo 180,000 km²
Supra tutaĵo Alpa-himalaja sistemo
Najbaraj tutaĵoj Hercina montaro
Karpatoj
Apenino
Dinaraj montoj
Subaj tutaĵoj Okcidentaj Alpoj
Orientaj Alpoj
Kontinento Eŭropo
Situo  Francio
 Germanio
  Svislando
 Liĥtenŝtejno
 Aŭstrio
 Italio
 Slovenio
Akvejo Rodano
Rejno
Inn
Danubo
Pado
vdr
Satelita bildo de la Alpoj
La Alpoĉeno vidita dum fentago de elfluejo de Glatt el Greifensee proksime de Zuriko

La Alpoj (el antaŭlatina radiko alb-alp- eble signifinta monto) estas la plej granda montaro de meza kaj okcidenta Eŭropo laŭ vasteco kaj alteco. En Eŭropo nur la Kaŭkazo ĝin en alteco ankoraŭ superas. Partoj apartenas al la ok landoj Aŭstrio, Germanio, Francio kun Monako, Svislando, Liĥtenŝtejno, Italio kaj Slovenio; ili rolas kiel akva kaj klimata divido inter Meza kaj Suda Eŭropo.

Norde de la Golfo de Ĝenovo ili najbaras al la Apenino, okcidente preterpasas la Pad-Ebenaĵon, branĉiĝas ĉe la Lago Bourget en la Francan kaj Svisan Ĵurason, kaj finiĝas post 750 km ventumilforme antaŭ la okcidentpanona montlando ĉe la Danubo apud Vieno. Nordoriente sekvas la Karpatoj, en la sudoriento la Karsto kaj la Dinara Montaro. En la nordo, la Alpoj malaltiĝas malrapide al la germana antaŭalpa lando, en la sudo krute transiras al la Padebenaĵo.

La tuta longeco de la Alpoj (de Ĝenovo ĝis Vieno) estas 1.200 km, la larĝeco estas inter 150 kaj 200 km, oriente ĝis 300 km. La pintoj en la plej gravaj montarareoj leviĝas al altoj inter 3000 kaj 4300 m; la plej alta pinto estas la 4807 metrojn alta Blanka Monto (france Mont Blanc) ĉe la landlimo inter Francio kaj Italio. La areo de la Alpoj enhavas ĉirkaŭ centon da montopintoj pli altaj ol 4,000 m (13,123 ft), konataj kiel "kvarmiluloj".

La altitudo kaj grando de la montaro tuŝas la klimaton en Eŭropo; ĉe montoj la niveloj de precipitaĵo ege varias kaj la klimataj kondiĉoj konsistas el distingaj zonoj. Naturaj bestoj kiaj kaproj loĝas en plej altaj montopintoj ĝis altaĵoj de ĉirkaŭ 3 400 m, kaj plantoj kiaj edelvejso kreskas en rokaj areoj en pli malaltaj lokoj same kiel ĉe pli altaj lokoj. Pruvo de homa loĝado en la Alpoj datiĝas reen ĝis la epoko Paleolitiko. Mumigita viro, de antaŭ 5,000 jaroj, estis malkovrita en glaĉero ĉe la landlimo inter Aŭstrio kaj Italio en 1991. Ankaŭ ĉe la 6a jarcento a.K., la keltoj de La-Tène-kulturo estis setlitaj tie. Hanibalo fame trapasis la Alpojn per elefantaro, kaj la romianoj havis setlejojn en la regiono. En 1800 ankaŭ Napoleono trapasis unu el la montopasejoj kun armeo de 40,000. La 18a kaj 19a jarcentoj vidis alvenon de naturalistoj, verkistoj, kaj artistoj, partikulare romantikistoj, sekve de la ora epoko por montogrimpado kiam montogrimpistoj ekascendis la montopintojn. Dum la Dua Mondmilito, Adolf Hitler tenis operacbazejon en la bavaraj Alpoj la tutan tempon de la milito.

La Alpa regiono havas fortan kulturan identecon. La tradicia kulturo de farmado, fromaĝoproduktado, kaj lignumado ankoraŭ ekzistas en Alpaj vilaĝoj, kvankam la turisma industrio kreskis ege komence de la 20a jarcento kaj etendiĝis ege post Dua Mondmilito ĝis iĝi la dominanta enspezofonto ĉe la fino de la jarcento. La Vintraj Olimpikoj jam okazis en alpaj regionoj de Svisio, Francio, Italio, Aŭstrio kaj Germanio. Nune la regiono estas hejmo de 14 milionoj de homoj kaj ricevas 120 milionojn da ĉiujaraj vizitantoj.[1]

Estiĝo

La Alpoj estas Kovro- kaj Faldmontaro el la Terciaro (antaŭ 65-2 milionoj da jaroj). Ili iĝis altmontaro pro la leviĝo de la faldita montarbazo, kiu daŭras ankoraŭ hodiaŭ. Dikaj sedimentoj sur la fundo de granda maro inter Eŭropo kaj Afriko (la Pra-Mediteraneo, nomata Tetiso) de la paleozoiko ĝis la Terciaro leviĝis pro la premo de sudo sekve de la nordenmoviĝo de Pra-Afriko (vd. tektoniko), precipe en la Terciaro, kaj estis multoble puŝitaj kaj falditaj en grandaj tavoloj. Pro tio, Eŭropo plivastiĝis suden.

Konsistigas la montaron en la Nord- kaj Sudalpoj la marsedimentoj, precipe kalkoj kaj dolomitaĵoj (Nordaj kaj (Sudaj Kalkalpoj), sed ankaŭ graŭvako (Graŭvaka Zono); en la centraj Alpoj ankaŭ kristalaj ŝtonaĵoj de la profundeco ekzistas. Al la hodiaŭa formo estiĝis la Alpoj pro erozio per riveroj, sed plej grave per la glaciaroj dum la glaciepokoj. La Alpoj apartenas al la tutmonda alpa montara sistemo, krom la Atlaso en norda Afriko, la Hindukuŝo kaj la Himalajo en Azio kaj la Kordiljeroj en Ameriko.

Geografio

La Wetterstein estas montoĉeno en centra parto de la Alpoj, nomata la Nordaj Kalkŝtonaj Alpoj (germane Nördliche Kalkalpen). Ĝi situas inter Garmisch-Partenkirchen, Mittenwald, Seefeld en Tirolo kaj Ehrwald; parte en Bavario, Germanio kaj parte en Tirolo, Aŭstrio. En la Wetterstein estas la plej alta montopinto en Germanio, nome la Zugspitze. La Karwendel [kaVENdl] estas la plej larĝa montoĉeno en centra parto de la Alpoj, nomata la Nordaj Kalkŝtonaj Alpoj (germane Nördliche Kalkalpen). Ĝi situas inter la riveroj Isar okcidente kaj norde, kaj Inn sude, kaj krome oriente limiĝas per la lago Achensee. Parte la teritorio situas en Bavario, Germanio kaj parte en Tirolo, Aŭstrio. La plej alta pinto de la montoĉeno nomatas Birkkarspitze (2749 m).

Glaĉeroj de la Alpoj

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Listo de la glaĉeroj en Svislando.

Inter la periodo 1990-2005, la surfaco de la Alpaj glaĉeroj malpliĝis 22%, dum en la antaŭa 12 jaroj nur 1 %. La dikeco de la glaciaro malpliiĝis inter 1992 kaj 2002 ĉ. 60 cm.

Riveroj kaj lagoj

Preĝejo de Sankta Bartolomeo en Königssee en Bavario estas populara turisma loko.[2]

La Alpoj havigas al malsupra Eŭropo el trinkebla akvo, irigacio, kaj hidroelektra energio.[3] Kvankam la area estas nur ĉirkaŭ 11 % el la areo de Eŭropo, la Alpoj havigas ĝis 90 % el akvo al malsupra Eŭropo, ĉefe al aridaj areoj kaj dum la someraj monatoj. Urboj kiaj Milano dependas je 80 % el akvo el la alpa deveno.[4][5] Akvo el la riveroj estas uzata en ĉirkaŭ 500 hidroelektraj centraloj, kiuj generas ĝis 2900 kilovatoj hore de elektro.[1]

Ĉefaj riveroj de Eŭropo fluas el Svizio, kiaj la Rejno, la Rodano, la Inn, la Tiĉino kaj la Pado, ĉiuj el kiuj havas ekfluejojn en la Alpoj kaj fluas al najbaraj landoj, fine elfluante al la Norda Maro, la Mediteraneo, la Adriatiko kaj la Nigra Maro. Aliaj riveroj kiaj la Danubo havas ĉefajn alfluantojn kiuj fluas al ili sed originiĝas en la Alpoj. La Rodano estas dua rivero post la Nilo kiel nesala akvofonto por la Mediteraneo; la rivero ekfluas kiel glaĉera fandakvo, fluas al la Lago Lemano, kaj el tie al Francio kie unu el ties uzado estas malvarmigi atomajn centralojn.[6] La Rejno originiĝas en areo de 30 km² en Svisio kaj reprezentas preskaŭ 60 % el la akvo eksportita el la lando.[6] Alfluantaj valoj, kelkaj el kiuj estas komplikaj, kanaligas akvon al la ĉefaj valoj kiuj povas suferi inundojn dum la neĝofandado kiam rapidaj alfluoj povas okazigi torentojn kaj detruajn riverojn.[7]

La riveroj formas lagojn, kiaj la Lago Lemano, duonlunforma lago kiu trapasas la landlimon de Svisio ĉe Ĝenevo al la urbo Evian-les-Bains ĉe Francio. En Germanio, la mezeepoka preĝejo de Sankta Bartolomeo estis konstruita ĉe la suda flanko de la lago Königssee, atingeble nur per boato aŭ per montogrimpado ĉe krutaj rokoj.[8]

Sciencistoj studas la efikon de klimatŝanĝo kaj akvuzado. Ekzemple, ĉiujare oni zas pli da akvo el la riveroj por neĝoproduktado en skiejoj, kies efiko estas ankoraŭ nekonata. Krome la malpliiĝo de glaĉeraj areoj kombine kun sinsekvo de vintroj kun malmulta precipitaĵo povus havi futuran negativan efikon sur la riveroj en la Alpoj same kiel negativan efikon por la akvodisponeblo ĉe malaltaj teroj.[4][9]

Klimato

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Alta montaro.

Kulturo

Pli detalaj informoj troveblas en artikolo Triŝtupa paŝtado.

Turismo

ankoraŭ farenda

Vidu ankaŭ

Notoj

  1. 1,0 1,1 Chatré, Baptiste, et al. (2010), 8
  2. Shoumatoff (2001), 31
  3. Chatré, Baptiste, et al. (2010), 5
  4. 4,0 4,1 Benniston et al. (2011), 1
  5. Price, Martin. Mountains: Globally Important Eco-systems". University of Oxford
  6. 6,0 6,1 Benniston et al. (2011), 3
  7. Ceben (1998), 31
  8. Shoumatoff (2001), 24, 31
  9. Chatré, Baptiste, et al. (2010), 13

Bibliografio

Eksteraj ligiloj

greke http://gridk1ach.grid.unep.ch/preAC/en/soia.htm greke http://modis.gsfc.nasa.gov/gallery/individual.php?db_date=2005-09-17 greke http://www.eumetsat.int/en/area5/iotm/19930503_convection/19930503_convection.html