Gündlischwand

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Alpweg)
Gündlischwand
Blazono de Gündlischwand
Blazono de Gündlischwand
Blazono de Gündlischwand
Rigarde de Schynige Platte al Jungfrau, Gündlischwand videblas en la fundo de la valo
Rigarde de Schynige Platte al Jungfrau, Gündlischwand videblas en la fundo de la valo
Rigarde de Schynige Platte al Jungfrau,
Gündlischwand videblas en la fundo de la valo
komunumo en Svislando
Kantono Berno
Administra distrikto Interlaken-Oberhasli
Malnova distrikto ĝis 2009 Interlaken
Koordinatoj  46° 37′ 55″ N 7° 54′ 11″ O / 46.63194 °N, 7.90306 °O / 46.63194; 7.90306 (mapo)Koordinatoj: 46° 37′ 55″ N 7° 54′ 11″ O / 46.63194 °N, 7.90306 °O / 46.63194; 7.90306 (mapo)
Areo 16,89 km²
Alteco 660 m super marnivelo
Poŝtkodo 3815
Komunumkodo 0578
Mapo de Gündlischwand
Mapo de Gündlischwand
Mapo de Gündlischwand
vdr


Gündlischwand estis ĝis la 31-a de decembro 2009 komunumo de la distrikto Interlaken kaj ek de la 1-a de januaro 2010 komunumo de la administra distrikto Interlaken-Oberhasli en Kantono Berno, Svislando. Ĝi havis 280 loĝantojn je la 31-a de decembro 2010.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Gündlischwand situas en Berna Oberlando en la valo de Lütschine ĉe la kunfluo de la du fontriveroj Blanka Lütschine kaj Nigra Lütschine. En nordo de la komunumo situas la monto Schynige Platte, al kiu kondukas montara dentoradofervojo, kaj de kie ekzistas mirinda elvido al la regiono de Jungfrau. La komunumo konsistas el la du vilaĝoj Gündlischwand (norde de la Nigra Lütschine, sidejo de la komunuma administracio) kaj Zweilütschinen (ĉe la kunfluo de la du fontriveroj de Lütschine, kie situas la stacidomo). Krome al la komunumo apartenas la setlejo Alpweg (sur alteco de 705 m s.m. en la valo de Nigra Lütschine) kaj [alpopaŝtejo]] en la valo Sägistal, kiel troviĝas sur alteco de 1936 m s.m. la Lago de Sägistal. Kun 2463 m s.m. la monto Sägissa estas la plej alta punkto de la komunumo.[1]

La teritorio de la komunumo etendiĝas sur areo de 16,89 km², de kiuj 39,8% estas kovritaj de arbaro, 32,4% servas por agrikulturo kaj 1,7% por setlado, la resto, proksimume kvarono de teritorio estas almontara dezerto. [2]

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Gündlischwand limas en nordo al Bönigen, en nordoriento al Iseltwald, en oriento al Lütschental, en sudo al Lauterbrunnen, en sudokcidento al Wilderswil, kaj en okcidento al Gsteigwiler.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

En Gündlischwand kuniĝas la kantona ĉefvojo n-ro 222 de Grindelwald kun la kantona ĉefvojo n-ro 221 de Lauterbrunnen al Interlaken. Ĉi-lasta kondukas laŭlonge de la okcidenta limo de la komunumo. La plej proksima alveturejo al la svisa aŭtovojo A8 troviĝas proksimume 8 kilometrojn norde en Interlaken. En la stacidomo Zweilütschinen disbranĉiĝas la fervojlinioj de Interlaken al Grindelwald kaj de Interlaken al Lauterbrunnen, la du alveturebloj al la fama montara fervojo al Jungfrau. Sur la teritorio de la komunumo situas ankaŭ la montara stacidomo de la fervojo al Schynige Platte.

Loĝantaro[redakti | redakti fonton]

La nombro da loĝantoj estis dum la lastaj ducent jaroj relative stabila. Pli ol 95% de la loĝantoj estas svisaj civitanoj parolantaj dialekton de la alemana lingvo.

Disvolviĝo dce la loĝantaro
Jaro 1764 1850 1880 1900 1930 1950 1980 1990 2000
Loĝantoj 123 335 279 321 316 308 287 262 263

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de Gündlischwand datiĝas el la jaro 1331 kiel Gundlisswant. Dum mezepoko Gündlischwand estis imperia feŭdo, kiun administris inter aliaj la Baronoj de Wädenswil. En la jaro 1310 ĝis fariĝis havaĵo de la Monaĥejo Interlaken. Post la reformacio en la jaro 1528 ĝi estis atribuita al la Voktejo Interlaken, kiu post la fino de la Helveta Respubliko post kvinjara aparteno al la tiama Kantono Oberlando en la jaro 1803 estis transformita al la distrikto Interlaken. En la jaro 2010 la distrikto Interlaken estis integrita al la nova administra distrikto Interlaken-Oberhasli. En la jaro 1580 Gündlischwand fariĝis pontoloko por la alirejo al la du valoj de Lütschine. Ek de 16-a jarcento ĝis 1715 en Gündlischwand estis perlaborita fero, kiu estis minita en la valo de Lauterbrunnen. [3]

Blazono[redakti | redakti fonton]

La nigra-blanka blazono simbolas la kunfluon de la du fontriveroj de Lütschine, Blanka Lütschine maldekstre per la blanka rivero sur la nigra ŝildoflanko kaj Nigra Lütschine dekstre per la nigra rivero sur la blanka ŝildoflanko en la fludirekto.[4]

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]