Alredo el Rievaulx

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
supozebla portreto de li, el lia libro De Speculo Caritatis

Alredo el Rievaulx, anglosakse nomata Aelred, Ailred, Ælred, Elred, Æthelred, Ethelred ktp, estis angla verkisto, monaĥo kaj kristana sanktulo de la romie katolika kaj de la anglikanisma eklezioj. Li naskiĝis en 1110 kaj mortis la 12-an de januaro 1167. De 1147 ĝis sia morto li estis abato de la abatejo de Rievaulx en la provinco North Yorkshire de norda Anglio. Teologie li konatiĝis inter alie pro sia komento Naskiĝo de Maria en la brevier-legaĵoj pri sanktuloj.

La ruinoj de la abatejo Rievaulx borde de la rivero Rye en North Yorkshire