Alsópetény
El Vikipedio
Enhavo |
[redakti] Bazaj informoj
Alsópetény (alŝOpetEnj), slovake Dolné Peťany estas malgranda vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Nógrád, en subregiono de Rétság. Alsó kaj dolné signifas: suba.
- Areo: 20 km²
- koordinatoj de Tutmonda loktrova sistemo: 47.8762/19.2462
- Loĝantaro: 750
- Poŝtkodo: 2617
- Telefonprefikso: 35
[redakti] Situo
Alsópetény situas inter montoj 423 kaj 446 m-ojn altaj, laŭ traira flankovojo. Rétság troviĝas 13, Vác 16, Balassagyarmat 24, Budapeŝto 70 km-ojn.
[redakti] Historio
La unua mencio devenis el 1268. Dum la turkoj la vilaĝo preskaŭ senhomiĝis. Poste alvenis slovakoj.
[redakti] Vidindaĵoj
- katolika preĝejo omaĝe al Stefano la 1-a (Hungario) el la 16-a jarcento, en 1724 barokiĝis
- piramido de Stefano Werbőczy
- baroka kastelo de Gyurcsányi-Prónay (djurĉanji-prOnai) kun parko proksimume de 1750
