Alsóvadász

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Alsóvadász [alŝOvadAs] estas vilaĝo en Hungario, en regiono Norda Hungario, en departemento Borsod-Abaúj-Zemplén, en subregiono de Szikszó. La vilaĝonomo signifas: suba-ĉasisto.

Bazaj informoj[redakti | redakti fonton]

Situo[redakti | redakti fonton]

Alsóvadász situas en valo de rojo, laŭ traira flankovojo. Szikszó troviĝas 5, Edelény 17, Encs 22, Miskolc 25 km-ojn.

Historio[redakti | redakti fonton]

La loko estis loĝata jam dum la neolitiko. La unua mencio devenis el 1317 en formo "Vadaz". Supozeble ĉasistoj de la reĝo vivis tie. En 1588 batalo okazis inter hungaroj kaj turkoj. Baldaŭe la vilaĝo apartenis al la Osmana Imperio. Post liberecbatalo de Francisko Rákóczi la 2-a la vilaĝo senhomiĝis, la refondiĝo okazis en 1720. La najbara vilaĝo Jánosd en 1906 aliĝis al Alsóvadász. Vilaĝservoj estas infanĝardeno, lernejo, poŝto.

Vidindaĵoj[redakti | redakti fonton]