Alsbach-Hähnlein

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alsbach-Hähnlein
Blazono
Alsbach-Hähnlein (Germanio)
Alsbach-Hähnlein (Germanio)
DEC

Map

neurba komunumo de Germanio
Administrado
Federacia lando Hesio
Distrikto Distrikto Darmstadt-Dieburg
Urborajtoj
Telefona antaŭkodo 06257
Poŝtkodo 64659–64665
Aŭtomobila kodo DA
Oficiala Municipokodo 06432001
Subdivido 3 komunumopartoj (Ortsteile)
Politiko
Komunumestro Georg Rausch
Partio de komunumestro CDU
Adreso de la administrejo Bickenbacher Str. 6
64665 Alsbach-Hähnlein
Demografio
Loĝantaro 9178 (stato 2022-12-31) [fonto: landa statistika oficejo]
Geografio
Geografia situo 49° 45′ N, 8° 35′ O (mapo)49.7419444444448.5872222222222Koordinatoj: 49° 45′ N, 8° 35′ O (mapo)
Alto super la marnivelo 92 m
Areo 15,78 km²
Oficiala retejo https://www.alsbach-haehnlein.de/
vdr

Alsbach-Hähnlein (prononcu Alsbaĥ-Hénlajn) estas komunumo en centra Germanio. Ĝi konsistas el la laŭ evoluo sendependaj urbetoj Alsbach kaj Hähnlein, kiuj meze de la 20-a jarcento formis komunan administran komunumon en la distrikto Darmstadt-Dieburg de la federacia lando Hesio. Fine de decembro 2022 la komunumo havis 9178 loĝantojn.

La fortikaĵo Alsbach, la historia urbeto Alsbach kaj iom pli fore la najbara komunumo Bickenbach rigardate de monto Melibokus

Alsbach situas ĉe la turisma strato Bergstraße, kiu de Darmstadt norde ĝis Wiesloch sude dividas la mezaltan montaron Odenwald (Odenvaldo) oriente kaj la vastan ebenaĵon de la rivero Rejno okcidente; Hähnlein troveblas 4 kilometrojn pli okcidente jam en komplete ebena, agrikultura pejzaĝo. La plej alta monto de la okcidenta Odenvaldo, Melibokus, superas la loĝlokon Alsbach kaj sian parte konservitan mezepokan fortikaĵon.

En la komunumo situas historia juda tombejo, kiu inter la jaroj 1615 kaj 1948 estis tre renoma kaj iĝis la ripozoloko de judoj el 32 ĉirkaŭaj komunumoj.

Inter la jaroj 1911 kaj 1919 ĉi tie vivis la juda skulptisto Benno Elkan, kiu poste translokiĝis al la urbocentro de Frankfurto-ĉe-Majno, sed tenis sian domon en Alsbach kaj kun sia familio pasigis la semajnfinojn ĉi tie, ĝis en 1933 li devis elmigri al ekzilo en Londono.


Politiko[redakti | redakti fonton]

La plej forta frakcio en la komunuma parlamento de 2007 ĝis 2019 estis la loka mediprotekta iniciato IUHAS, kiu en la baloto de 2011 ricevis pli ol 33 procentaĵojn de la voĉoj, antaŭ la kristandemokratoj (CDU), socialdemokratoj (SPD) kaj libera frakcio. En la komunumestra baloto de la 24-a de februaro 2013 la kandidato de la mediprotekta iniciato, Georg Rausch, ricevis ekzakte 60 procentaĵojn de la voĉoj - jam en 2007 li elektiĝis kun tiam 53 procentaĵoj. Komunumestro de loka mediprotekta iniciato, almenaŭ tiom alternativeca kiom la nacia partio Alianco '90/La Verduloj, en Germanio samkiel aliloke en Eŭropo ne estas memkomprenebla fenomeno. Tamen per la komunumestra baloto de 2019, en kiu Georg Rausch ne plu kandidatis, finiĝis tiu 12-jara periodo: tiam elektiĝis la konservativulo Sebastian Bubenzer.

Rilatoj al Esperanto[redakti | redakti fonton]

Centre de la komunumo loĝas la esperantistoj Thomas Pusch kaj Remi Rudaitytė kun sia familio, kaj en distanco de nur kvin kilometroj norden, en la vilaĝo Malchen de la najbara komunumo Seeheim-Jugenheim, vivas la esperantista ekologo Eki Woite, kiu nuntempe precipe engaĝiĝas pri porinfanaj ekologiaj grupoj - en la grupoj engaĝiĝas pliaj esperantistoj kaj estas pluraj esperantlingvaj infanoj.

Partnera komunumo[redakti | redakti fonton]

Iuj fotaj impresoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]