Alt-atlasa junipera stepo
La Alta-atlasa junipera stepo estas tersupraĵo-ekoregiono el la Mediteranea ekoprovinco de la Palearkta ekozono laŭ la tipologio de la Monda Natur-Fonduso ( WWF ). Ĝi estas Tutmondaj 200-unuo. Biome la ekoregiono apartenas al montaraj herbejoj kaj arbustaroj de Maroko.
Enhavo |
[redakti] Priskribo
La ekoregiono troviĝas en la plej altaj altitudoj de Alta Atlaso, laŭlonge de liaj deklivoj. Ĝi okupas 6 300 kvadratajn kilometrojn en la centro de Maroko.
Vintre humida aero el Atlantika Oceano blovas orienten tra tiu regiono, alportante plejarton da la precipitaĵo kiu tiu ĉi jare falas. La suden montriĝantaj deklivoj de tiu montaro ĉeno estas pli aridaj, kaj tial malpli arbarizitaj, ol la nordaj deklivoj. Apud la pintoj de la nordaj deklivoj, super 3 600 metroj, kie la sekaj, varmegaj ventoj ne alvenas, neĝo restas dum pli ol sep monatoj de la jaro. Tiu kompleksa topografio kaj diversa klimato difinas ekoregionon kiu estas la plej specio-riĉa en la tutaĵo de la afrika parto de la Mediteranea ekoprovinco.
[redakti] Flaŭro
Atlas-cedraroj, juniperaroj, pinaroj kaj kverkaroj kovras proksimume unu triono de tiu ĉi ekoregiono. Je altaj altitudoj juniperoj superregas la pejzaĝon. La ŝlosila specio estas incensa junipero. Pli alte, la maldensarbaroj transiras al montaraj herbejoj, pseŭdostepa vegetaĵaro, kaj finfine ŝtonecaj deklivoj kie floras violkoloraj kusenoformaj plantoj. Riverovaloj ondas tra la pejzaĝo kaj siaj riĉaj humidaj grundoj subtenas salikojn, poplojn, kverkojn, kratagojn, kaj oleandrojn.
[redakti] Faŭno
[redakti] Endemioj
[redakti] Stato de konservado
La ekoregiono estas endanĝerigita. Neleĝa arbarekspluatado por konstruligno kaj brulligno estas nuntempe la plej signifikaj minacoj por la konservado de la ekoregiono. Bruligado kaj tropaŝtiĝo dum miloj da jaroj estas plenumintaj rolon en la neniigo de la arbaroj kaj de la delikata montara ekologio. El la redukto de arbara kovraĵo siavice rezultis tre serioza erozio.
[redakti] Vidu ankaŭ
- Ekologia klasifiko de la tersupraĵoj
- Flaŭro de Maroko
- Konservada stato de ekoregiono
- Listo de ekoregionoj en Maroko
[redakti] Eksteraj ligiloj
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Biologio |
| Rilataj artikoloj troviĝas en Portalo pri Afriko |
- angle Ekoregiono PA1010 : Alt-atlasa junipera stepo ( WWF )
- angle Situo de la ekoregiono : tajpu Mediterranean High Atlas juniper steppe
- angle Tutmondaj 200; numero 123 : Mediteraneaj arbaroj, maldensarbaroj kaj arbustaroj ( WWF )
- angle Mediteraneaj arbaraj, maldensarbaraj kaj arbustaraj ekoregionoj ( WWF )