Alt-frapo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Du personoj kiuj reciproke donas alt-frapon

Alt-frapo, aŭ "Alt-kvino" (angle High five), estas gesto kiu esprimas certan triumfon kaj okazas kiam du homoj simultane levas unu manon ĝis alteco de proksime la kapo kaj reciproke frapas la manplatojn. La origino de la gesto estas neklara.

En Usono, kie la gesto estas tre populara, estas iniciato por celebri ĉiun trian ĵaŭdon de la monato aprilo kiel National High Five Day (Nacia alt-frapo tago).

Origino[redakti | redakti fonton]

La origino de la gesto estus en la sporto, pli specife en usona basketbalo. La uzado de la termino High five kiel substantivo estis en 1980 akceptita en la Oxford English Dictionary (Oksforda angla vortaro) kaj en 1981 kiel verbo.