Alt (klavo)
El Vikipedio
La klavo Alt estas funkcia klavo kadre de klavaro de komputilo. Sur vindoza klavaro ĝi troviĝas maldekstre de la spacostango, sur makintoŝa klavaro estas la dua klavo maldekstre de la spacostango, inter la "kontrola" klavo maldekstre kaj la "poma" klavo dekstre. La klava nomo "Alt" origine venis el la angla lingvo kaj signifu alternate („alternigi“): Kun tiu klavo eblas ŝanĝi la signifon de aliaj komputilaj klavoj. En Esperanto eblas kompreni la mallongigon kiel "alternigi" aŭ "alternative".
