Alta Komisaro de la Unuiĝintaj Nacioj pri Rifuĝintoj

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

La Alta Komisaro de la Unuiĝintaj Nacioj pri Rifuĝintoj, foje ankaŭ Alta Komisaro pri Rifuĝintoj de la Unuiĝintaj Nacioj (AKRUN) - angle U.N. High Commissioner for Refugees - estas posteno de la Unuiĝintaj Nacioj. La postenulo precipe estas formala reprezentanto de sia oficejo, la Alta Komisarejo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Rifuĝintoj, en Ĝenevo.

Sidejo: 94, Rue Montbrillant, Case Postale 2500, CH-1211 Ĝenevo Telefono: (0041) 22-7398 111 Fakso: -73 919 546 Interrete: www.unhcr.de (en la germana); www.unhcr.fr (en la franca), ktp.

Fondita en 1950 (eklaborado 1951-01-01); Organoj: Alta Komisaro pri Rifuĝintoj: {Ruud Lubbers} (Nederlando); Ekzekutivkomitato kun delegitoj el 53 membroŝtatoj. Personaro: proks. 5.000 en proks. 280 oficejoj en 120 ŝtatoj. AKRUN finacas sin ĉefe per libervolaj kontribuaĵoj; buĝeto 2002: proks. 1 miliardo da USD.

La ĉefaj taskoj de AKRUN estas, doni al rifuĝintoj - sendepende de ilia raso, religio aŭ politika opinio - internacian juran protekton kaj serĉi daŭrajn solvojn por iliaj problemoj. La protekto kaj la helpoj de la AKRUN estas donataj sendepende de raso, religio, politika opinio kaj sekso. Ĉe tio centre gravas la malhelpo de elpelo en landon en kiu rifuĝintojn minacas persekutado.


(La tradukenda teksto estas kaŝita)

La Alta Komisarejo de la Unuiĝintaj Nacioj pri Rifuĝintoj (UNAKR aŭ AKR en Esperantujo), kun sidejo en Ĝenevo, estas organizaĵo de la UN. Ĝia komenca celo estas protekti la rifuĝintojn, trovi daŭreman solvon por iliaj problemoj kaj atenti pri la aplikado de la Konvencio de Ĝenevo pri la rifuĝintoj de 1951. Post la foriro de Ruud Lubbers, en februaro 2005, anstataŭita de la nova Alta Komisaro António Guterres, la nombro de homoj pri kiuj kompetentas la AKR estis 22,3 milionoj, do unu homo el 269 loĝantoj de la planedo. La nombro de rifuĝintoj estis 12,1 milionoj da personoj, do 4 elcentoj pli ol en 2000. Aldoniĝas: 900 000 azilpetantoj, 800 000 rehejmiĝintoj, 5,3 milionoj da enlandaj delokitoj, 400 000 delokitoj rehejmiĝintaj kaj 1,7 milionoj de aliaj personoj. [1]

Historio : eŭropa influo[redakti | redakti fonton]

La AKR, devena el eŭropa historio de la azilrajto, fondiĝis en 1949 por ellabori eŭropan tekston por mastrumi la situacion de la eŭropaj rifuĝintoj: la konvencio de la 28-a de julio 1951 pri la statuso de rifuĝintoj. Nur ekde 1967, sub la efikoj de senkoloniigoj, ĝi malfermiĝis al la cetera mondo.

Komenca historio[redakti | redakti fonton]

La historio de la AKR povas elvoki, ĉe sia stariĝo, tiun de la pasporto Nansen (1922) kaj la starigon de la Interregistara Komitato pri Rifuĝintoj (IKR), dum la Konferenco de Évian. Dum la 1930-aj jaroj okazis efektive grava fluo de "delokitaj loĝantaroj, analizita de Hannah Arendt (1951 [2]). La ŝtatoj starigas tendaroj de rifuĝintoj, nome en Francio, por akcepti la hispanajn rifuĝintojn kaj ekzilitojn de la Hispana Enlanda Milito (oni parolis tiam, oficiale, pri Franca koncentrejo aŭ de "internejo" [3].

Sed nur post la Dua Mondmilito stariĝis laŭcela institucio por la rifuĝintoj, en la kadro de la malvarma milito. En 1946, la unua Ĝenerala Asembleo de la Unuiĝintaj Nacioj prioritatigis la sorton de la rifuĝintoj. Kaj en 1947 oni kreis la Internacian Organizaĵon pri Rifuĝintoj (IOR). La institucio ricevis tiam la celon akcepti la "bonajn" rifuĝintojn el la orienta bloko kaj doni al ili "protekton" samtempe korpan kaj juran, bazitan sur la provo respektigi la homrajtojn por la "senŝtatuloj"

Post serio de internaciaj streĉiĝoj, kaj vide al la maleblo por la IOR respondeci pri la milionoj de delokitoj dum la dua mondmilito sur la eŭropa kontinento, oni decidis tiri la instruojn de la fiasko de la OIR kaj anstataŭigi ĝin. La 1-an de januaro 1951 la AKR estis kreita en la loko de la IOR. Kelkajn monatojn poste, per rezolucio de la Ĝenerala Asembleo de la UN de decembro 1950 la Konvencio de la 28-a de julio 1951 pri la statuso de rifuĝintoj (aŭ ĝeneva konvencio) liveris instrumenton, kiun la AKR estis taskita apliki.


1949-1967 : institucio por Eŭropo[redakti | redakti fonton]

Komence en 1949 AKR estas komisaro kiu laboras por la Ĝenerala Sekretario de la Unuiĝintaj Nacioj. Li helpis lin por taŭgigi la konvencion pri la statuso de la rifuĝintoj kaj senpatrujuloj.

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. AIDH, / HCR - La « protection internationale » des réfugiés
  2. Hannah Arendt: La originoj de la totalismo. La imperiismo [france: Les Origines du totalitarisme. L'impérialisme, 1951.
  3. M. Agier, Protéger les sans-État ou contrôler les indésirables : où en est le HCR ? [Ĉu protekti la senŝtatulojn aŭ kontroli la nedeziratojn: kie situas la AKR?, TERRA-Ed., Coll. "Reflets", jan. 2006 : http://terra.rezo.net/article348.html