Alta Peruo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Alto Perú en hispana, nome Alta PeruoSupra Peruo, estis la nomo uzita dum la lastaj jardekoj de la dominado fare de Hispanio por aludi al la geografia kaj socia unuo de la regiono kiu poste iĝis la aktuala Bolivio. La termino identiĝis kun la lasta distrikto jurisdikcia de la Real Audiencia de Charcas, nome provinco de Charcas.

Pro siaj ecoj kaj geografiaj kaj historiaj kaj -ĉefe- etnaj (zono loĝata de popoloj andaj) la teritorio propre dirite "Alto Perú" corespondis kaj korespondas al la Centra Anda Altebenaĵo. Tuu regiono korespondas al Anda Altebenaĵo aŭ Punao, loĝata de etnoj kola, ajmara (ĉefe ĉe La Paz), uru (ĉe la baseno de la Lago Titikaka), kaj aliaj etnoj andaj kiuj, anstataŭ la ajmara parolis aŭ estis devigitaj adopti la keĉuan kial lingvo kiam okazis la konkeroj fare de la inkaoj en la zonoj de Koĉabamba, Ĉukisaka kaj Potosio.

Dum la kolonio la corregimientos situaj en la Provinco Ĉarkas estis sub la rekta regado de la vicreĝo de Peruo, aligitaj al la Vicreĝlando Rivero Plata ekde 1776, kaj laŭ la reĝimo de intendencias ekde 1782. Ĉe la sendependeco, en majo de 1810, la revolucia junto de Bonaero proklamiĝis aŭtonoma disde la monarkia regado de Fernando la 7-a, reĝo de Hispanio. El sia unua kongreso en 1813 sendis deputitojn pro la provincoj de la Alta Peruo kiel parto integranta de la Unuiĝintaj Provincoj de la Rivero Plata. Oni sendis tri argentinajn militekspediciojn por ties okupado, sed ĉiu estis venkita de trupoj de la vicreĝo de Peruo, kiu ekde julio de 1810 estis dekretinta la aligon de la intendencias de Alta Peruo al sia regado. Dum la validtempo de la Hispana Konstitucio de 1812, Ĉarkas konstituiĝis en hispana provinco komplete aŭtonoma disde ĉu de la vicreĝlando de Peruo ĉu de Rivero la Plata. Post la ekkono de la kapitulaco de la vicreĝo de Peruo, la monarkio, en julio de 1825, nomumis vicreĝon de la Rivero Plata al hispana kaŭdilo kiu jam estis mortinta en la batalo de Tumusla, por teritorio limigita al la intendencias de Alta Peruo, kiu fakte estis jam liberigita disde la hispana dominado fare de la trupoj de la sendependentista armeo de Peruo estrita de Sucre, kaj sub la regado de Simón Bolívar kiu, kun interkonsento de la ŝtataj kongresoj de Argentino kaj Peruo, kunvokis la kunsidon de kongreso de Alta Peruo, kiu konstituiĝis finfine en la Respubliko Bolívar.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

  • BARNADAS Josep M., Charcas (1535-1565). Orígenes históricos de una sociedad colonial, La Paz 1973.
  • Josep María Barnadas, Es muy sencillo: llámenle Charcas. Sobre el problema de los antecedentes coloniales de Bolivia y de su histórica denominación, La Paz 1989.
  • DALENCE José María, Bosquejo estadístico de Bolivia, Sucre 1851.