Alta Verapaco

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
AltaVerapazGUAT.PNG

Alta Verapaco (hispane Alta Verapaz) estas departemento situanta norde de Gvatemalo, je 200 km de Gvatemalurbo. Ĝi limas norde kun Peteno; oriente kun Izabal; sude kun Zakapo, Progreso kaj Malalta Verapaco; kaj okcidente kun Kiĉeo. Ĝia ĉefurbo estas Kobano.

Ĝi estas unu el la nature plej riĉaj departementoj de Gvatemalo: elstaras inter ili la basenoj Semuc Champey (en la rivero Cahabón); la grotoj de Candelaria, Rey Marcos kaj Lanquín; kaj ĝiaj humidaj arbaroj.

Ene de ĝiaj limoj troviĝas 64 arkeologiaj enklavoj el la majaa epoko kaj kelkaj religiaj konstruaĵoj el la kolonia periodo, ĉefe en Kobano, Sankta Johano Ĉamelko kaj Sankta Petro Karĉao.

La departemento kovras areon de 8,686 km² kaj tie loĝas ĉ. 776,246 personoj. Krom la hispana, en la regiono oni ankaŭ parolas en la kekĉia lingvo, la pokomĉia kaj la aĉia.