Vulkaninsulo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Alta insulo (geologio))
Alta insulo: Monuriki, Mamanuka Insularo (Fiĝioj)

Vulkaninsuloalta insulo estas, en geologio (kaj kelkfoje en arkeologio), insulo de vulkana origino. La termino estas uzata por distingi tiajn insulojn de malaltaj insuloj, kies origino estas kaŭzita de sedimentado aŭ tektona levigado de koralrifoj.

Tiu diferenco estas sufiĉe grava, ĉar ekzistas certaj "altaj insuloj" kiuj leviĝas apenaŭ super la marnivelo, ofte klasifikitaj kiel rokinsuletoj, dum iuj "malaltaj insuloj", kiel ekzemple Makateo (Franca Polinezio), Nauro, Niuo, Henderson Insulo (Pitkarna Insularo) kaj Banabo (Kiribato) estas tektonaj levigitaj koralinsuloj kiuj leviĝas dekojn da metroj super la marnivelo.

La du tipoj de insuloj ofte apudas la unu la alian, precipe inter la insuloj de la Suda Pacifiko, kie troviĝas malaltaj insuloj sur la koralrifoj kiuj ĉirkaŭas plejparton de la altaj insuloj.

Ekzistas tria, tre malofta, tipo de oceanaj insuloj, nome la granitaj insuloj. Oni nur renkontas ilin en parto de la Sejŝeloj. La sud-aŭstralia Insulo Granita estas proksima al tiu kontinento kaj ne estas oceana insulo.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]