Alta intelekto

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Alta intelekto estas homa intelekto statistike signife pli alta ol la averaĝo.

Intelekte dotitaj infanoj ofte evoluas ne-sinkrone: ilia kapablo pense analizi kaj memorigi antaŭas la fizikan korpokreskadon, kaj specifaj kognitivaj kaj emociaj funkcioj evoluas je malsama grado en diversaj stadioj de la evoluo. Konata ekzemplo pri ne-sinkrone evoluinta infano estis Albert Einstein, kiu ne parolis ĝis la aĝo de tri jaroj, sed kies posta elokvento kaj alta kapablo pense analizi suprizigis liajn edukistojn, kiuj komence taksis la infanon intelekte malfortan.

La evolua teorio[redakti | redakti fonton]

Ekzistas la teorio ke intelekte dotitaj infanoj pli rapide trairas la infanajn evoluajn stadiojn, kiujn difinis la post-freŭdaj evoluismaj psikologoj kiel Jean Piaget. Intelekte dotitaj infanoj perceptas la mondon, malsame, pli intense, kio rezultigas malkutimajn sociajn kaj emociajn kapablojn kaj perturbojn. La studoj de Kazimierz Dabrowski sugestas ke infanoj de alta intelekto estas psikomotore, sense, image, intelekte kaj emocie pli facile troeksciteblaj.

Identigo de alta inteleko[redakti | redakti fonton]

La formala identigo de alta intelekto iĝis grava temo por lernejoj, ĉar la eduko de tiusence malkutimaj infanoj ofte estas aparta defio. Ekde la mezo de la 20-a jarcento, intelekte dotitaj infanoj plej ofte identiĝis per testo de la intelekta kvociento. Plej lastatempaj studoj tamen pliakrigis la diskuton pri la ĝusta uzo kaj fidindeco de identigo de alta intelekto pere de tiaj formalaj psikologiaj testoj. Multaj lernejoj en Norda Ameriko kaj Eŭropo provas intense identigi lernantojn, por kiuj la normala eduka programo ne prezentas sufiĉe altan defion, por oferti al ili aldonajn kursojn aŭ specialiĝintan edukon en la espero tiel pli bone nutri iliajn talentojn.

Sociaj kaj emociaj perturboj[redakti | redakti fonton]

Izoliĝo[redakti | redakti fonton]

Izoliĝo estas unu el la plej gravaj defioj por personoj de alta intelekto, speciale por tiuj sen socia reto de aliaj, amikaj intelekte dotitaj samaĝuloj. Por iĝi pli ŝatataj inter la samklasanoj en averaga lernejo aŭ inter la samaĝuloj en la sama loĝokvartalo, infanoj de alta intelekto ofte kaŝas siajn talentojn. Inter la tiucelaj strategioj estas fenomeno, kiun oni angle nomas underachievement, malsufiĉa atingado de lernaj celoj kaj la uzo de "malpli klera vortaro", do aparte multaj sakroj kaj fivortoj kiam inter averaĝaj samaĝuloj ol en aliaj situacioj.

La izoliĝo, kiun spertas personoj de alta intelekto, ne nepre kaŭziĝas pro la alta intelekto mem, sed pli pro la socia respondo al la kognitivaj kapabloj. En la moderna "okcidenta" kulturo ekzistas granda premo esti "normala", "averaĝa" - do ne tro elstari.

Perfektismo[redakti | redakti fonton]

Perfektismo estas alia kutima trajto de intelekte dotitaj homoj. La sciencisto D. E. Hamachek identigis ses specifajn konduto-mekanismojn, kiuj asociiĝas kun perfektismo: ili estas (1) deprimiĝo, (2) prema sento de memmalkontento, (3) sentoj de honto kaj subjektiva ŝuldiĝo, (4) kontraŭagaj kondutoj, por savi la propran dignon (por "savi la vizaĝon"), (5) timido kaj (6) mem-ironio [1]

Ekzistas multaj teorioj kiuj provas klarigi la rilaton inter perfektismo kaj alta intelekto. Intelekte dotitaj infanoj eble suferas pro perfektismo ĉar ili metas al si nerealisme altajn celojn, kiuj neatingeblas ĉar ili troviĝas en kompare "tro juna korpo". Perfektismon eble ankaŭ subtenas la fakto ke intelekte dotitaj personoj kutimas esti sukcesaj en multaj taskoj sen vere peni pri tio, kaj sekve emocie trokreskas la timo tamen iam malsukcesi, kaj nekutimi pri tia humiliga sento.

Deprimiĝo[redakti | redakti fonton]

Dum la 20-a jarcento estis ĝenerala konsento inter sciencistoj ke ekzistas ligo inter alta intelekto unuflanke kaj (dumtempa) deprimiĝo respektive (daŭra) depresio kaj suicido (memmortigo) aliflanke. Tia ligo tamen ne povis esti pruvita.

Tamen kompreneble ekzistas individuaj kazoj en kiuj la alta intelekto kaj aparte malfavora socia respondo al ĝi (vidu supre) pliseverigas depresion aŭ kontribuas al emocie neeltenebla situacio kiu gvidas al suicido. Kaj ekzistas statistikaj pruvoj ke homoj de alta intelekto pli suferas je timoj kaj timido, do malsekureco socie interagi.[2]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Schuler, P. (2002). Perfectionism in Gifted Children and Adolescents. In M. Neihart, S. M. Reis, N. M. Robinson, & S. M. Moon (Eds.). The Social and Emotional Development of Gifted Children (pp. 71-79). Waco, Texas: Prufrock Press, Inc.
  2. SENG: Articles & Resources - Adolescence and gifted: Addressing existential dread. Alirita 2006-09-17.