Alta sablobenko

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alta sablobenko Brauerplate

Alta sablobenkoalta sablejo estas sableca insuleto en marorivero, kiu tiom altiĝis ke ĝi ne plu subakviĝas dum "normala" alta tajdo, sed nur dum ŝtormoj, kiuj kreas aparte altajn ondojn. Tio ebligas ekkreskon de herboj sur la supra parto de la sablobenko ne tuŝita de salakvo, kaj tiuj kreskaĵoj siavice kaptas sablon kaj kontribuas al plua kresko de la sekejo. En la germana lingvo tia alta sablobenko nomiĝas Hochsand [prononco "Hoĥzant"]).

Se altaj sablobenkoj plu kreskas, ekestas el ili dunaj insuletoj (kiuj do eĉ dum fortaj ŝtormoj ne subakviĝas). Ekzemplo estas grandega alta sablobenkoj inter la du orientfrisaj insuloj Borkum kaj Juist de Germanio en la orientfrisa vadomaro de la Norda Maro: tiu alta sablobenko survojas iĝi plia insulo de la insularo. Jam finis la kreskon de alta sablobenko la nova insulo Mellum en la sama maro.

Teorie altaj sablobenkoj ankaŭ povas per unu aŭ pluraj istmoj esti konektitaj al pli alta tereno de insulo aŭ de la kontinento: tiam, se ili kreskas, ne plu subakviĝas kaj ekportas plantojn, el ili kompreneble ne iĝas insuletoj, sed duoninsuletoj. Ekzemplo de tia mallarĝa sabla duoninsuleto estas la Kurona duoninsuleto de Litovio kaj la Kaliningrada regiono de Rusio (la historia regiono Orienta Prusio) en la Balta Maro.

Aparte multaj altaj sablobenkoj ekzistas en la vadomara zono de la Norda Maro, norde de Nederlando kaj Germanio, kaj okcidente de Danio.