Alta simulaĵo

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Alta simulaĵo en sociolingvistiko estas prestiĝa lingvodialekto, kiun oni afirmas scipovi por akiri socian aprobon. Nuntempe, angla lingvo estas la plej ofta alta simulaĵo en la mondo. En Francio, laŭ Claude Piron, 20% de homoj deklaras scipovi perfekte la anglan, sed nur 2% sukcesas akiri altan rangon en lingvaj ekzamenoj pri tiu lingvo. Al tiuj, kiuj deklaris perfekte scipovi la anglan, sed vere ne posedas ĝin, angla lingvo estas "alta simulaĵo".

En aliaj kuntekstoj, aliaj lingvoj estas simulado de konoj de lingvoj por akiri famon aŭ aprobon, ekzemple, kiam studento deklaras scipovi la tupian por mirigi siajn amikojn, sed en tiu kazo, oni ne diras pri "alta simulaĵo", ĉar tiu estas individua, tute malgrava fenomeno. Alta simulaĵo estas socia fenomeno.

Bibliografio[redakti | redakti fonton]

PIRON, Claude. Le Défi des langues - Du Gâchis au bon sens. Paris: L'Harmattan, 1994.