Hohe Tauern

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Altaj Taŭroj)
la monta masivo Venedigergruppe en la regiono
Hohe Tauern
Regiono
montara sistemo [+]

LandoAŭstrio

Supermara alteco3 798 m ü. A. [+]
- koordinatoj47° 10′ 0″ N, 12° 30′ 0″ O (mapo)47.1666666712.5Koordinatoj: 47° 10′ 0″ N, 12° 30′ 0″ O (mapo)
Plej alta punktoGroßglockner [+]
Areo1 836 km² (183 600 ha) [+]


Hohe Tauern (Aŭstrio)
Hohe Tauern (Aŭstrio)
DEC
Hohe Tauern
Hohe Tauern

Map
Hohe Tauern
Vikimedia Komunejo:  Hohe Tauern [+]
vdr
monto Großglockner - la plej alta montopinto de la regiono kaj de tuta Aŭstrio

La germanlingva termino Hohe Tauern, prononco [Hoe TAŬan], itale Alti Tauri, slovene Vysoké Taury, esperantigeble "Altaj Taŭroj", estas altmontara regiono en Aŭstrio apartenanta al la centra parto de la Alpoj. La ĉefa montopinta kresto de la Altaj Taŭroj, 150 kilometrojn longa kaj ĝis 3 798 metrojn super la nivelo de la Adriatika Maro alta, estas la geografia centro de la orientaj Alpoj. En tiu-ĉi regiono, kune kun la regiono Venostaj Alpoj (germane Ötztaler Alpen, itale Alpi Venoste) situas la plej altaj montoj de Aŭstrio - rekorda inter ili estas la monto Großglockner. La monta masivo Hafnergruppe (parto de la masivo Ankogelgruppe) el inter la alpaj montoj havas la plej orientajn montopintojn pli altajn ol 3 000 metrojn.

Situo kaj submontaroj[redakti | redakti fonton]

La altmontara regiono situas en la aŭstriaj federaciaj landoj Salcburgio kaj Tirolo. La 150 kilometrojn longa montopinta kresto konsistigas la limon inter la lando Zalcburgio kaj la najbaraj landoj. La plej sudokcidenta parto de la kresto jam apartenas al la italia provinco Sudtirolo-Alta Adiĝo (Südtirol/Alto Adige).

La norda limo de la regiono estas la valo de la rivero Salzach, la suda limo tiu de la rivero Drau. En la okciento la regionon limigas la valoj Krimmler Ache kaj Tauferer Ahrntal, oriente ĝin limigas la valo Großarltal kaj la montpasejo Katschberg, 1642 metrojn super l-la marnivelo. Okcidente de la monto Birnlücke, 2667 metrojn alta, najbaras la alpa regiono Zillertaler Alpen, nordoirente de la monto Murtörl, 2260 metrojn alta, la alpa regiono Radstädter Tauern respektive Niedere Tauern.

Laŭ la fakaj asocioj Deutscher Alpenverein kaj Österreichischer Alpenverein pri alpa geografio, la montopinta kresto de la regiono el okcidento al oriento dividiĝas en la sekvajn montogrupojn:

  • Venedigergruppe (en ĝi plej altas la monto Großvenediger 3666 metrojn super la marnivelo)
  • Granatspitzgruppe (plej altas monto Großer Muntanitz 3236 metrojn)
  • Glocknergruppe (monto Großglockner 3798 metrojn)
  • Goldberggruppe (monto Hocharn 3 254 metrojn)
  • Ankogelgruppe (monto Hochalmspitze 3 360 metrojn) kun grupoj Hafner kaj Reißeck)

Sude de la ĉefa montopinta kresto aldoniĝas la sekvaj montogrupoj:

  • Rieserfernergruppe (en ĝi plej altas la monto Hochgall 3 436 metrojn super la marnivelo)
  • Villgratner BergeDefereggengebirge (plej altas monto Weiße Spitze 2 963 metrojn)
  • Schobergruppe (monto Petzeck 3 283 metrojn)
  • Kreuzeckgruppe (monto Mölltaler Polinik 2 784 metrojn).

Nacia parko kaj geologio[redakti | redakti fonton]

Centre de la regiono situas la nacia parko Altaj Taŭroj, al kies areo la geografia asocio Österreichischer Alpenverein kaj pliaj privataj posedantoj en la federaciaj landoj Tirolo Salcburgio kaj Karintio kontribuis grandan procentaĵon. La parko sume kovras teritorion de 1 836 kvadrataj kilometroj - sekve ĝi estas la plej granda el ĉiuj ses naciaj parkoj de Aŭstrio. La naturprotektata areo dividiĝas je "kerna zono" (natura zono laŭ difino de la internacia organizajo IUCN kaj je "ekstera zono" kun forsta kaj paŝteja agrikulturoj.

La kvanto de turistoj ekde la kreo de la nacia parko nur malforte altiĝis: precipaj turismaj ofertoj estas ekologie konsciaj kaj fokusigas montgrimpadon sen damaĝo de la naturo. Ankaŭ krom tio en la loka politiko tre atentiĝas temoj de naturprotektado kaj la teno de tradiciaj lokaj metioj. Kelkaj akvobaraĵoj gravas por la prienergia ekonomio. En la valo Felber miniĝas la erco Volframo - sole pro tio la ŝtato Aŭstrio estas la tutmonde kvara plej forta produktanto de Volframo.

Geografiaj elementoj[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]