Altajo

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Altajo
ruse: Алтай, ujgure: ئالتاي تاغ تىزمىسى, mongole: Алтай, ĉine: 阿尔泰山脉
montaro
Beluĥo - la plej alta monto de Altajo kaj Siberio
Landoj
Teritorio Siberio
Parto de Azio
Najbaras kun
Parto(j) Rusa Altajo, Mongola Altajo, Gobia Altajo
Kelkaj riveroj
Plej alta punkto Beluĥo
 - situo Beluĥo, Respubliko Altaj, Rusio
 - alteco 4 506 m s. m.
 - koordinatoj 49° 48′ 25″ N 86° 36′ 23″ O / 49.80694 °N, 86.60639 °O / 49.80694; 86.60639 (mapo)
Longo 2 000 km (1 243 mi)
Larĝo 600 km (373 mi)
Biomoj
Geologia konsisto Fererco, Karbo, Oro
Orogenenezo
montariĝo
Sajana-altaja sistemo
Plantaro
Animalaro
Horzono UTC (UTC+8)
Loko de Monda heredaĵo de UNESKO
Nomo Golden Mountains of Altai
Tipo de heredaĵo natura heredaĵo
Jaro 1998 (#22)
Numero 768
Regiono Azio-Oceanio
Kriterioj x
Turismo Teleckoe
Montaro Altajo
Montaro Altajo
Montaro Altajo
Situo de montaro Altajo
Situo de montaro Altajo
Situo de montaro Altajo
Vikimedia Komunejo: Altay Mountains
Montaro Altajo, Kazaĥio
Montaro Altajo, Kazaĥio
Rivero Katun en montaro Altajo
Altajo, Valo Kuĉerla en montaro Altajo
Montaro Altajo (Lago Kucerla)
Burunduko (Tamias sibiricus)

Altajo estas alta montaro en centra Azio. Ĝi situas en Ĉinio, Mongolio, Rusio kaj Kazaĥio longe de ĉirkaŭ 2000 km, de la Gobi-dezerto ĝis la Okcident-Siberia Ebenaĵo.

La nomo Altajo venas el la turka–mongola adjektivo altan („ora”). La montaro estas grava apartigilo por la diversaj akvokolekta areoj de norda kaj suda Azio.

Ĝi estas dividebla je tri ĉefaj regionoj kiel la Gobi-, la Mongol- kaj la Rus-Kazaĥ-Altajo. La plej altaj partoj superas 4000 m, la plej alta pinto estas la Beluĥo (Beluha, 4506 m) en Rusio.

La Rus-Kazaĥ- kaj Mongol-Altajo havas rapidfluajn riverojn, el kiuj la plej grandaj estas Katunj, Buhtarma kaj Bija. La riveroj de Gobi-Altajo estas pli mallongaj, malprofundaj, ili vintre ofte frostas, somere senakviĝas.

En la montara sistemo troviĝas pli ol 3500 lagoj. La klimato estas kontinentala, la precipitaĵo malpliiĝas de okcidento al oriento.

En la Altajo estas kvar klimataj zonoj: montara duondezerto, montara stepo, arbara zono, alpa zono. La Rus–Kazaĥ-Altajo estas kovrita (70%) kun pingloarboj, poploj, betulacoj dum en la Mongol- kaj Gobi-Altajo fakte ne ekzistas arbaroj.

Altajo abundas je mineraloj kaj akvoenergio, kuracbanejoj, turismaj natur-allogaĵoj.