Alteo (mitologio)

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Temas pri... Ĉi tiu artikolo temas pri mitologia rolulino. Por aliaj signifoj vidu la paĝon Alteo.
Alteo ĵetas la duon-brulintan lignon al fajro por ke Meleagro mortu, laŭ Johann Wilhelm Baur, 1659.

Laŭ la helena mitologio, Alteo (el la greka Ἀλθαία, alteo) estis filino de la reĝo de Etolio, Testio, kaj de lia edzino Eŭritemiso, do gefratoj ŝiaj estis, inter aliaj, Ledo, Hipermnestro, Ifiklo kaj Evipo.

Ŝi edziniĝis al Eneo, reĝo de Kalidono, kun kiu ŝi havis multnombran idaron[1]. Tamen, ŝi ankaŭ havis am-rilatojn kun diversaj dioj. Pro tio kelkaj versioj asertas ke Meleagro vere estis filo de Areso, kaj Dejaniro de Dionizo, anstataŭ de Eneo[2]. Ŝi ankaŭ rilatis al Pozidono, kun kiu ŝi iĝis patrino de Anceo.

Sep tagojn post la nasko de Meleagro, la Mojroj eniris la dormoĉambron de Alteo, kaj aŭguris la estonton de la ĵusnaskito: Kloto diris ke li estos nobla; Lakeso, ke li iĝos tre kuraĝa heroo; kaj kompense, Atropo asertis ke lia vivo estos ligila al ligno kiun tiam brulis en kameno, do Meleagro mortos kiam ĝi fine for-brulos. Aŭskultante tio, Alteo rapide eltiris la lignaĵon el la fajro, estingis ĝin per akvo kaj kaŝis la reataĵon inter ŝiaj vestaĵoj aŭ en kofro.

Jarojn pasis, kaj dum la kvereloj, kiujn generis la ĉaso de la Kalidona Apro, Meleagro mortigis Pleksipon kaj Ifiklon, fratoj de Alteo. Post vidi la kadavraĵojn, ŝi alvokis la inferajn gediojn, Hadeso kaj Persefono, kaj malbenis sian filon. Pro tio, Meleagro ne volis partoprenis la militon instigitan de siaj ceteraj onkloj kontraŭ Kalidono, sed fine sia edzino konvinkis lin batali, kaj tiam lin trafis la morto. Laŭ la diversaj rakontoj, li mortis dumbatale, estis murdita de Apolono (kiu apogis liajn onklojn) aŭ la teruraj Erinioj prenis lin aŭ konvinkis Alteon ĵeti la lignaĵon denove al fajro, provokante tiel internan bruligadon de Meleagro[3].

Post fari tion, Alteo pendumis sin de arbo-branĉo, aŭ enpuŝis ponardon en sian koron[4]. Ŝiaj filinoj, konataj kiel la Meleagridoj, estis transformitaj en numidojn fare de Artemiso, ĝenita pro tio ke ili ploradis la forpason de ilia frato. Nur Dejaniro kaj Gorgo sukcesis konservi ilian homan korpon, danke al la ĝustatempa interveno de ilia patro, Dionizo.

La asteroido 119 Alteo ricevis sian nomon honore al tiu mita rolulino.

Partneroj kaj idaro
Eneo Areso Dionizo Pozidono

Notoj kaj referencoj[redakti | redakti fonton]

  1. Apolodoro. Mitologia biblioteko, 1.7.10.
  2. Higeno. Fabloj, 129, 171 kaj 174.
  3. Ovidio. Metamorfozoj, 8.445.
  4. Apolodoro. Mitologia biblioteko, 1.8.3.
  5. 5,0 5,1 5,2 Laŭ alternativaj versioj.