Alter Friedhof Bonn

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Rigardo en la tombovicojn de la Malnova Tombejo – en la fono la Georgo-kapelo

La Alter Friedhof (Malnova Tombejo) en Bonn estis konstruita en 1715. Ĝi estis la unua tombejo ekster la urba fortikaĵo de Bonn. Nun la instalaĵo troviĝas en la centro de la urbo kaj estas ĉirkaŭata de trafikaj areoj, loĝo- kaj negocodomoj. Ĝi estas loko, en kiu respeguliĝas la historio de la urbo ekde la komenco de la 18-a jarcento same kiel arkitekturaj stiloj kaj stilepokoj ekde la baroko. Multaj tombejoj de elstaruloj same kiel tomboŝtonoj kaj monumentoj de gravaj artistoj faras la entombigejon de Bonn unu el la plej famaj tombejoj de Germanio.

La Schumann-tombejo[redakti | redakti fonton]

La plej fama monumento de la Malnova Tombejo estas la tombo por Robert Schumann. Por lia edzino la monumento por ŝia edzo devis fariĝi „io simboleca, kiu artisme reprezentas la karakteron de mia edzo“ (el letero de Clara Schumann, julio 1874).[1] Adolf von Donndorf estis komisiite formi tiusence la tombomonumenton.

Per granda Schumann-festo (17-an de aŭgusto ĝis 19-an de aŭgusto 1873) kaj multaj donacoj kolektiĝis en la sepdekaj jaroj de la 19-a jarcento la rimedoj por la monumento. La lokon elektis la tiama ĉefurbestro de Bonn, Leopold Kaufmann, tiel, ke la nova monumento havis sufiĉe da spaco por efiki. Adolf von Donndorf multajn jarojn okupiĝis pri la koncipado de la monumento kaj kun ties realigo. Finfine ĝi povis esti solene malkovrita la 2-an de majo 1880 en ĉeesto de Clara kaj siaj gefiloj kaj amikoj.

Pri la simboleco de la monumento la verkistoj de Der Alte Friedhof in Bonn: „Per alegorioj Donndorf volas esprimi la gravecon de la eternigito, eĉ plie, videble prezenti la imperion, en kiu li regis, la sorĉan potencon de la lido. Clara genuas kiel muzo ĉepiede de la monumento, en unu mano la krono de la senmorteco, kiun ŝi volas doni al Robert, en la alia tenanta notrulaĵon. Ŝia figuro estas kaŝita en transtempa greka vestaĵo. En ŝiaj trajtoj neniu doloro, eĉ ne funebro esprimiĝas. La violonluda putto sur la alia flanko estas elprenita el la itala frurenesanco. En ĝi enkorpiĝas ne nur la kortuŝa ĉarmo de senkulpaj infanoj, sed la violonanta knabo estas sen plue komprenebla simbolo por la profunda emo pri la muziko. Sur la alia flanko de la monumento troviĝas iomete mistera figuro, leganta elfino, eble enkorpigante la konekton al imperio de la lido. La cigno, suprenfluganta al la medaliono kun la profilportreto de la majstro, konformas kiel besto konsekrata al lumdio Baldur la tiutempan intereson por ĝermana mitologio.“[2]

Literaturo[redakti | redakti fonton]

  • Bernhard Baedorf: Der alte Friedhof in Bonn am Rhein. Städtisches Verkehrsamt Bonn 1927
  • Gerd Bermbach: Der Alte Friedhof in Bonn am Rhein. Parkpflegewerk. Nümbrecht, Bonn 1993
  • Peter Bloch: Skulpturen des 19. Jahrhunderts im Rheinland, Düsseldorf 1975
  • Edith Ennen, Helmut Hellberg, Walter Holzhausen, Gert Schroers: Der Alte Friedhof in Bonn. Bonn: Stollfuss 1955, 1981, 1986. ISBN 3-922832-00-8
  • Edmund Gassner: Der Alte Friedhof in Bonn. in: Bonner Geschichtsblätter. Bonn 1980.
  • Helmut Hellberg: Das Schumann-Denkmal auf dem Alten Friedhof in Bonn. in: Bonner Geschichtsblätter. Bonn 1981.
  • Gotthard Werner: Weniger bekannte Gräber auf dem Alten Friedhof zu Bonn. in: Bonner Geschichtsblätter. Bonn 1958.
  • Bettina-Martine Wolter: Das Grabmal Niebuhr auf dem Alten Friedhof in Bonn. Magisterarbeit. Bonn 1984
  • Erika Zander, Jörg Bätz: Der Alte Friedhof in Bonn. Kunst und Geschichte(n). Bonn: Bouvier 2001. ISBN 3-416-02961-5

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Fontoj[redakti | redakti fonton]

  1. zit in: Edith Ennen, Helmut Hellberg, Walter Holzhausen, Gert Schroers: Der Alte Friedhof in Bonn. Bonn: 1981, S. 78
  2. Edith Ennen, Helmut Hellberg, Walter Holzhausen, Gert Schroers: Der Alte Friedhof in Bonn. Bonn: 1981, S. 78