Alternative libertaire

El Vikipedio, la libera enciklopedio

Alternative libertaire (Liberecana Alternativo) estas franca liberecana komunista organizo fondita en 1991. Ĝi enskribiĝas en la daǔreco pri anarkiismo-komunismo kaj pri laborista kontraǔregema movado tia kia ĝi ekzistis de post la Unua Internacio. Tio estas por politiko bazita sur la rekta ago de la subpremitaj sociaj klasoj kaj grupoj al kontraǔkapitalista revolucia kaj memadministrada celeco.

Ĝi depostulas la sperton de la revoluciuloj kiuj pro tiama kunteksto, partoprenis tiujn zorgojn :

Bakunino kaj liaj partizanoj sine de la Unua Internacio;

– la revoluciaj-sindikatistoj de la franca Ĝenerala Konfederacio de la Laboro (CGT) antaǔ 1914;

– la «Maĥno-Movado» kaj la Organizada Idearo de la rusaj anarkistoj en ekzilo;

– la hispana anarkisindikatismo, la sperto de la Hispana socia revolucio, en 1936, kaj ĉefe la agado de la grupo de la «Amikoj de Durruti»;

– la Liberecana Komunista Federacio (Fédération communiste libertaire, FCL), kaj la Komunista Liberecana Manifesto verkita de Georges Fontenis, en 1954;

– La Unuiĝo de la Liberecanaj Komunistaj Laboristoj (Union des travailleurs communistes libertaires, UTCL), la verkoj de Daniel Guérin, kaj la Liberecana Komunista Projekto en 1986.

Laǔ diversaj gradoj, malgraǔ iliaj neeviteblaj eraroj kaj limoj, tiuj spertoj konstituis gravajn ŝtupojn en la ellaborado pri liberecana komunista nuntempa movado.

Hodiaǔ, Alternative libertaire kreskigas politikon samtempe al du celoj :

– la kreado de fronto en la sociaj movadoj por doni politikan ekziston al la «maldekstra flanko de la strato» kontraǔ la registara maldekstro;

– la kreado de Liberecana Alternativo kiel fluo de pensoj kiu nutras kaj nutras sin danke al la influo de la sociaj movadoj.

La batalantinoj kaj batalantoj de Alternative libertaire aparte estas investitaj pri la luktoj en firmaoj kaj en la sindikatismo en la CGT aǔ en SUD (kelkfoje en la CNT), pri luktoj kontraǔ la senlaboreco, pro la rajto al la loĝejo, ekologistoj, kaj kunligi tiujn luktojn en la nuna socio kun rompiĝovidpunkto kun la kapitalismo kaj la Ŝtato.

Eksteraj ligiloj