Alterne edroverticotranĉita kuba kahelaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Alterne edroverticotranĉita kuba kahelaro
Bildo
Bildo
Latera krado
Speco Konveksa unuforma kahelaro de eŭklida 3-spaco
Simbolo de Schläfli t0,1,3h{4,3,4}
Figuro de Coxeter-Dynkin
Edroj Trianguloj {3}, kvadratoj {4}, seslateroj {6}, oklateroj {8}
Ĉeloj Senpintigitaj kuboj (3.8.8)
grandaj rombokub-okedroj (4.6.8)
senpintigitaj kvaredroj (3.6.6)
Geometria simetria grupo [4,3,4]
Propraĵoj Vertico-transitiva
vdr

En geometrio, la alterne edroverticotranĉita kuba kahelaro estas unuforma kahelaro de eŭklida 3-spaco.

La kahelaro estas unu el 28 konveksaj unuformaj kahelaroj de eŭklida 3-spaco.

Konstruo[redakti | redakti fonton]

La kahelaro povas esti farita per alterna edroverticotranĉo de la regula kuba kahelaro. En ĉiu ebeno de ĉiu el 3 familioj de ebenoj de edroj de la fonta kahelaro, la edroj estas alterne tranĉataj en unu direkto perpendikulare al la ebeno kaj en la mala direkto.

Ankaŭ, en lokoj de verticoj de la fonta kahelaro estas farata aldona tranĉo de verticoj.

Dum la operacio, duono de la kuboj, al kiuj estas la tranĉo, iĝas senpintigitajn kubojn. La alia duono de la kuboj iĝas grandajn rombokub-okedrojn. Novaj senpintigitaj kvaredroj aperas en lokoj de verticoj de la fonta kahelaro.

La operacio estas malproksime simila al operacioj de alternado kaj edroverticotranĉo.

Noto ke ĉi tiu kahelaro ne estas rezulto de edroverticotranĉo de la alternita kuba kahelaro kaj ne estas rezulto de alternado de la edroverticotranĉita kuba kahelaro.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]