Altevatnet

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo
Altevatnet
Situo Bardu, Troms, Norvegio
Koordinatoj 68° 29′ 39″ N, 19° 42′ 49″ O68.49416666666719.713611111111Koordinatoj: 68° 29′ 39″ N, 19° 42′ 49″ O
Altevatnet (Troms)
DEC
Altevatnet
Ĉefaj elfluoj Barduelva
Landoj de la baseno Norvegio
Maksimuma longo 35 km
Maksimuma larĝo 2 km
Surfaca areo 80 km²
Averaĝa profundo 99
Akva volumeno 1,027 km³
Surfaca alto 489 m
v  d  r
Information icon.svg

Altevatnet (samee Álddesjávri) estas la 11-a plej granda lago de Norvegio, kun surfaco de ĉirkaŭ 80 km². La lago estas proksimume 35 km longa kaj averaĝe 2 km larĝa. Ĝi situas en municipo Bardu kaj estas la plej granda lago en departemento Troms. La lago estas reguligata. La surfaco kuŝas 489 m super la marnivelo. Akvo el la lago elfluas en riveron Barduelva, kiu elfluas en riveron Målselva, kiu siavice elfluas en fjordon Malangen.

Pro la reguligado la surfaca nivelo varias inter 489 kaj 472 metroj kaj la maksimuma profundo inter 99 kaj 82 metroj.