Lütisburg

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Altgonzenbach)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Lütisburg (stacidomo).
Lütisburg
Blazono de Lütisburg
Blazono de Lütisburg
Lütisburg, katolika preĝejo
komunumo en Svislando
Kantono Sankt-Galo
Distrikto Elektodistrikto Togenburgo
Koordinatoj  47° 24′ 0″ N 9° 5′ 0″ O / 47.40000 °N, 9.08333 °O / 47.40000; 9.08333 (mapo)Koordinatoj: 47° 24′ 0″ N 9° 5′ 0″ O / 47.40000 °N, 9.08333 °O / 47.40000; 9.08333 (mapo)
Nombro de loĝantoj 1361
Areo 14,09 km²
Alteco 580 m super marnivelo
Poŝtkodo 9604
Komunumkodo 3393
Mapo de Lütisburg
vdr

Lütisburg estas urba komunumo en la elektodistrikto Togenburgo, Kantono Sankt-Galo, Svislando. Ĝi havis 1362 loĝantojn je la 31-a de decembro 2007. La loĝantaro kreskis ĝis fino de 2009 al 1402. Lütisburgo do estas unu el la malmultaj togenburgaj komunumoj, kies loĝantaro dum la lastaj jaroj kreskis kaj ne malkreskis.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Lütisburg situas inter la riveroj Necker kaj Turo, ĉe ties kunfluejo. Al la komunumo Lütisburg apartenas krom la ĉefvilaĝo Lütisburg mem la vilaĝetoj kaj setlejoj Altgonzenbach, Neugonzenbach, Grünhügel, Haslen, Mühlau, Oberwies, Unterrindal, Oberrindal, Altegg, Rimensberg, Herrensberg, Schauenberg kaj Dottenwil.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Lütisburg limas en nordo al Jonschwil, en nordoriento al Oberuzwil, en oriento al Degersheim, en sudoriento al Neckertal, en sudo al Ganterschwil, en sudsudokcidento al Bütschwil, en sudokcidento al Mosnang, kaj en nordokcidento al Kirchberg.

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Lütisburg situas ĉe la malnova Tur-ponto, kiu en mezepoko estis strategie grava ligilo inter Togenburgo kaj Sankt-Galo. Tra Lütisburg pasas la fervojlinio de la Svisaj Sudorientaj Fervojoj de Nesslaŭ, tra Wattwil al Wil SG, kiu per impona viadukto pasas la valon.

Historio[redakti | redakti fonton]

Unua skriba mencio de komunumparto de Lütisburg datiĝas el la jaro 849, kiam certa Lintwin plurajn bienojn en Unterrindal transskribis en dokumento al la Monaĥejo Sankt-Galo. La municipo Tufertschwil estis menciita la unuan fojon en la jaro 928. La nomo de Lütisburg mem aperis la unuan fojon en dokumento el la jaro 1214. En proceso la hompastro Werneherus de Liutinsburch agis kiel atestanto. La nomo probable devenas de la kastelo, kiun Liuto, ido de la grafoj de Togenburgo, konstruis rekte supre de la Tur-ponto.

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]

Bildoj[redakti | redakti fonton]