Rothenthurm

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Altmatt)
Por samtitola artikolo vidu la paĝon Rothenthurm (stacidomo).
Rothenthurm
Blazono de Rothenthurm
Komunuma domo de Rothenthurm kaj maldekstre en la fono la ruĝa defendoturo, kiu donis al la komunumo la nomon
komunumo en Svislando
Kantono Ŝvico
Distrikto Ŝvico
Koordinatoj  47° 6′ 16″ N 8° 40′ 29″ O / 47.10444 °N, 8.67472 °O / 47.10444; 8.67472 (mapo)Koordinatoj: 47° 6′ 16″ N 8° 40′ 29″ O / 47.10444 °N, 8.67472 °O / 47.10444; 8.67472 (mapo)
Nombro de loĝantoj 2130
Areo 22,80 km²
Alteco 923 m super marnivelo
Poŝtkodo 6418
Komunumkodo 1370
Mapo de Rothenthurm
vdr

Rothenthurm estas komunumo en la distrikto Ŝvico en Kantono Ŝvico, Svislando. Ĝi havis 2130 loĝantojn je la 31-a de decembro 2009.

Geografio[redakti | redakti fonton]

Rothenthurm situas en la altebenaĵo de la valo de Biber en la Svisaj Antaŭalpoj inter la Sihl-Valo en oriento kaj la valo de la Lago de Laŭerco en okcidento. La komunumo konsistas el la tri lokoj Rothenthurm, Biberegg kaj Altmatt. En Biberegg troviĝas la akvodislimo. Orienten fluas la rivero Biber al Sihl, okcidenten la river Steiner Aa al la Lago de Laŭerco. Sian nomon la komunumo ricevis de la ruĝtegmenta defendoturo en la vilaĝocentro, kiu estis konstruiita en la jaro 1323 kaj estas la rekonilo de la vilaĝo. En la ebenaĵo de Rothenthurm troviĝas altmarĉo de nacia signifo.

Najbaraj komunumoj[redakti | redakti fonton]

La komunumo Rothenthurm limas en nordoriento al Einsiedeln, en sudoriento al Alpthal, en sudo al Ŝvico, en okcidento al Sattel, kaj en nordokcidento al Oberägeri (ZG).

Trafiko[redakti | redakti fonton]

Tra Rothenthurm pasas la grava kantona ĉefvojo n-ro 8 de Pfäffikon al Ŝvico, kaj la trajnlinio de la Svisaj Sudorientaj Fervojoj de Sankt-Galo, tra Rapperswil kaj Arth-Goldau al Lucerno. Okcidente de la komunumo inter Rothenthurm kaj Sattel vojo kaj fervojo pasas tra la Sattel-Pasejo.

Historio[redakti | redakti fonton]

La unua dokumenta mencio de la nomo Rothenthurm datiĝas el la jaro 1487 per la vortoj bey dem rothen thurn. Dum la limodisputo inter Ŝvico kaj Einsiedeln proksimume en la jaro 1310 la ŝvicanoj konstruis apud Rothenthurm defendomuron tra la valo, kies postrestaĵo estas la ruĝtegmenta turo, kiu donis la nomon al la komunumo. En la jaro 1350 la Habsburgoj finfine koncedis oficiale la regionon de Rothenthurm al Ŝvico. Ĝis 1598 Rothenthurm apartenis al la paroĥo Steinen. Tiam Sattel fariĝis memstara paroĥo, al kiu ankaŭ apartensis Rothenthurm. Finfine en la jaro 1776 Rothenthurm akiris la statuson de memstara paroĥo. La unua preĝejo en Rothenthurm estis konstruita en la jaro 1700. La hodiaŭa pastra preĝejo estis konstruita en la jaroj 1873 ĝis 1886. En la jaro 1798 en Rothenthurm okazis batalo inter la ŝvicanoj kaj francaj trupoj. Malgraŭ la venko de la ŝvicanoj en Rothenthurm, Ŝvico devis kapitulacii kaj submetiĝi al la konstitucio de la Helveta Respubliko. Dum kantona landkomunumo la 6-an de majo 1838 okazis amasa tumulto, kiu eksplodis jam dum la elekto de la voĉnombrantoj, ĉar laboristoj kaj etkamparanoj postulis pli da politikaj rajtoj. En la 1980-aj jaroj la svisa armeo planis sur la teritorio de la marĉo de Rothenthurm la konstruon de armeekzerceoj. Tio kaŭzis grandan reziston de naturprotektantoj kaj armekontraŭuloj, kiuj kolektis la subskribojn por federacia popoliniciativo, la tiel nomita Rothenthurm-iniciativo, kiu metis ĉiujn ankoraŭ ekzistantajn altmarĉojn en Svislando sub naturprotekto. En la jaro 1987 tiu inicitativo en historia baloto estis akceptita. La surpriza verdikto de la sivsa popolo malhelpis la konstruon de la armeekzerejo. [1]

Referencoj[redakti | redakti fonton]

Vidu ankaŭ[redakti | redakti fonton]

Eksteraj ligiloj[redakti | redakti fonton]