Alta montaro

El Vikipedio, la libera enciklopedio
(Alidirektita el Altmontaro)

Alta montaro ĝenerale estas montaro kun pli krutaj kaj akreĝaj formoj kaj pli da alteco kompare kun mezalta montaro. La klasifiko okazas laŭ diversaj kriterioj; aŭ oni eliras de la absoluta alteco super la maro kaj diras, ke alta montaro atingu pli ol 1500 metroj da absoluta alteco, aŭ oni postulas ke la diferenco inter la piedo kaj la pinto(j) de la montaro estu pli ol 1000 metroj.