Alto Paraíso de Goiás

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Koordinatoj: 14°8′9″S 47°30′50″U  /  14.13583°S, 47.51389°U / -14.13583; -47.51389 (Alto Paraíso de Goiás)

Situo de Alto Paraíso de Goiás.

Alto Paraíso de Goiás [altŭ paraizu djgojaz] /'ałtŭ para'izŭ djgoj'az/ (Alta Paradizo en Gojaso) estas urbo kaj municipo en ŝtato Gojaso, Brazilo tie estas fondaĵo Bona Espero. Ĝia unua nomo estis "Veadeiros". Ĝi havis, en 2004, 16504 loĝantojn kaj 2658,7 km² de areo.

Esperanto en Alto Paraíso de Goiás[redakti | redakti fonton]

Esperanto en Alto Paraíso estas ligata al Bona Espero. En 1957, nur tri jarojn post la politika emancipiĝo de vilaĝo Veadeiros (poste nomita urbo Alto Paraíso), tie alvenis Arthur Velloso, Renato Diniz, Neuza Esteves de Araújo, Elisabeth Pointcaré, Inês Nunes de Andrade kaj Camélia Gomes da Silva, kiuj ricevis en Recife spiritan orienton pri lokigo de soci-eduka Esperantista institucio en la centro de la lando. Post serĉado en pluraj urboj de subŝtato Goiás, la fondintoj de “Mansão Bona Espero” (unua nomo de la institucio), estis spirite gvidataj por konatiĝi kun la plej alta punkto de la brazila centra altebenaĵo je latitudo 14 sude de Ekvatoro. Poldevena familio Szerwinski, posedanto de vasta regiono en “Chapada dos Veadeiros”, tuj kaptis la noblan celon de tiu projekto kaj senhezite donacis teritorion de ĉirkaŭ 500 hektaroj. Dum la sekvaj jaroj la institucio akiris pliajn 500 hektarojn, ŝanĝis la nomon al “Fazenda-Escola Bona Espero”, kiu nun aperas en la oficiala mapo de Goiás.

Okaze de la "Kongreso de la Monda Reto de la Kosma Konscienco" okazinta en Alto Paraíso, de la 4-a ĝis la 7-a de Septembro 1993. Ursula Grattapaglia, direktorino de la bieno-lernejo Bona Espero, paroladis pri la temo “Esperanto kiel Lingvo de la Tria Jarmilo” antaŭ la ĉeesto de proksimume mil personoj. Kadre de la evento la urbestro de Alto Paraíso inaŭguris du esperantajn monumentojn: unu en la urbocentro, kie sur marmora piramido estas skribite: “Ke la Paco Regu la Mondon”, la frazo estas en la lingvoj portugala, japana, angla kaj esperanta. La alia monumento, en Bona Espero, konsistas el kolono, tri metrojn alta, sur kiu estas kvinpinta verda stelo (simbolo de Esperanto) kaj ambaŭflanke la sama enskribo en portugala kaj esperanta lingvoj.