Altona

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Blazono de Altona

Altona estas la plej okcidenta urbo-distrikto de la germana urbo kaj federacia lando Hamburgo sur la dekstra bordo de la rivero Elbo. En 1640 la urbo Altona iĝis parto de la duklando Holstinio, tiam en persona unio kun Danio. La unio daŭris ĝis 1864, kiam Danio perdis Holstinion al Prusio. Dum tiu tempo, de 1640 ĝis 1864, Altona estis administrata de la dana monarkio. Altona plu apartenis al Holstinio (tiam parto de la prusia provinco Ŝlesvigo-Holstinio) ĝis 1938, kiam la ĝis tiam memstara urbo estis kunigita kun Hamburgo per la Groß-Hamburg-Gesetz ("Leĝo pri Granda Hamburgo").

En 2006 Altona havis 243.972 loĝantojn.

Geografio

La distrikto Altona plejparte estas identa kun la ĝis 1938 sendependa urbo, escepte de kelkaj malgrandaj lim-ŝanĝoj. La distrikto konsistas el 14 urbopartoj de tri tipoj: la orientaj, kiuj antaŭe formis la urbo-centron, la partoj situantaj dise de la Elbo kaj la okcidentaj antaŭurboj apud la rivero.

Historio

Altona estis fondita en 1535 kiel fiŝista vilaĝo. En 1664 ĝi ricevis la urbo-rajton de la dana reĝo Frederiko la 3-a. Ĝis la fino de la dana-prusa milito en 1864 Altona estis unu el la plej gravaj haven-urboj de la dana monarkio. La danaj reĝoj strebis malpliigi la gravecon de la sendenpenda Hamburgo per la rivala najbara urbo Altona. En Hamburgo ekzistis striktaj limigoj por fariĝi civitano por anoj de multaj ne-luteranaj eklezioj, kiel judoj, kalvinistoj, katolikoj k.a. Ankaŭ nobeloj ne povis fariĝi civitanoj en Hamburgo. Pro la pli liberala ordo en Altona multaj homoj apartenantaj al iu el tiuj grupoj tial ekloĝis en la proksima Altona. La fervoja linio de Altona al Kijlo (Kiel) estis malfermita en 1844. En 1867 Altona fariĝis parto de Prusujo. En la 1920-aj jaroj la haven- kaj industri-urbo estas konata kiel la "ruĝa" Altona kaj forta bazo de laboristaj partioj. En 1938 ĝi fariĝis urbo-distrikto de Hamburgo.

Esperanto en Altona

La unuan Esperanto-grupon en Altona oni fondis la 19-an de majo 1904. La plej konata Esperantisto el Altona estis d-ro Eduard Mybs. Pliajn detalojn vd. je Esperanto en Hamburgo.