Altun

El Vikipedio, la libera enciklopedio
Saltu al: navigado, serĉo

Altun (ankaŭ Altun Ŝan, Altyntag, Altin tagh respektive Astin tagh) - ĉine 阿尔金山脉 - estas alta montaro de ĝis 6.295 metroj da alteco en la okcidento de Ĉinio (Azio).

La montara nomo fontas el la mongola lingvo kaj signifas "monto kun blankaj betuloj".

Situo[redakti | redakti fonton]

La montaro Altun, kiu kiel okcidenta centra parto de la montaro Nanŝan kovras areon de proksimume 700 oble 200 kilometroj, situas en la sudoriento kaj oriento de la ujgura aŭtonoma regiono Ŝinĝjango kaj etendiĝas ĝis en la provincojn Ĉinghajo kaj Gansuo. Sude de la Altun-montaro etendiĝas la centra parto de la montraro Kunlun kaj en la okcidento plus nordo la baseno Tarim kaj la dezerto Taklamakano. Oriente najbaras la montaro Ĉilian, la orienta centra parto de la montaro Nanŝan.

Montoj[redakti | redakti fonton]

Granda parto el la montoj de la montaro Altun altas inter 3.500 kaj 4.000 m. La plej alta monto en la orienta parto de la teritorio nomiĝas Sulamutag kaj havas alton de 6.295 m. La monto Altun Ŝan situas en la mongola aŭtonoma distrikto Subei en la administra regiono de la urbo Jiuquan, provinco Gansuo, kaj per alto de 5.798 m estas la plej granda monto de la centra parto de la Altun-montaro; lia montopinto unuafoje grimpiĝis la 19-an de aŭgusto 1989 per teamo el kvar japanoj kaj ĉinoj.