Aluŝta municipo
| Aluŝta municipo | |
|---|---|
| rus. Алуштинский горсовет ukr. Алуштинська міськрада krim. Aluşta şeer şurası |
|
| La centro: | Aluŝto |
| Areo: | 600 km2 |
| Loĝantaro: | 52 215 homoj (laŭ la jaro 2001) |
| Loĝ-denso: | 49,64 hom/km2 |
| Telefon-kodo: | +380-6560 |
| En la municipo estas: — Urboj — Urbotipaj loĝlokoj — Vilaĝoj — Loĝloketoj |
1 1 16 8 |
| Oficiala paĝaro nekonata | |
Aluŝta municipo (rus. Алуштинский горсовет, ukr. Алуштинська міськрада, krim. Aluşta şeer şurası) estas unu el la administraj partoj de Aŭtonoma Respubliko Krimeo, la teritorio, regata de la Aluŝta urba konsilantaro (foje oni uzas ankaŭ la nomon "Granda Aluŝto"). La regiono situas sur la Suda Bordo de Krimeo kaj estas fama kurac- kaj ripoz-regiono. Okcidente ĝi limas la Jaltan municipon, nord-okcidente - la Baĥĉisarajan distrikton, norde - la Simferopolan distrikton, nord-oriente - la Belogorskan distrikton, oriente - la Sudakan municipon; la suda parto estas lavata de laNigra Maro. La administra centro de la regiono estas la urbo Aluŝto.
[redakti] Konsisto de la regiono
En la regiono estas 1 urbo (Aluŝto) kaj 6 komunumoj, kiuj sume enhavas 1 urbotipan loĝlokon (Parteniton) - kaj 24 vilaĝ(et)ojn.
Sube estas prezentita la listo de la loĝ-lokoj de la regiono (estas esperantigitaj nur la nomoj de tiuj loĝlokoj, kiuj estas centroj de la komunumoj, la nomoj de la ceteraj loĝlokoj estas simple transskribitaj). Parenteze estas menciitaj la historiaj krime-tataraj nomoj, kiuj estis ŝanĝitaj en la jaroj 1945-49, sed sporade estas uzataj ankaŭ nun.
- 1 - Aluŝto
- 2 - Izobilna komunumo
- Izobilno (Izobilnoje, krime-tatare Körbekül)
- Verĥnjaja Kutuzovka (Yuqarı Şuma)
- Niĵnjaja Kutuzovka (Aşağı Şuma)
- Rozovij
- 3 - Luĉista komunumo
- Luĉisto (Luĉistoje, krime-tatare Demirci)
- Lavanda
- Semidvorje (Yedi Ev)
- 4 - Malomajaka komunumo
- Malomajako (Malij Majak, krime-tatare Büyük Lambat)
- Vinogradnij (Kastel)
- Zaprudnoje (Degirmenköy)
- Kiparisnoje (Küçük Lambat)
- Lavrovoje (Kürkület)
- Lazurnoje (Kastel)
- Niĵneje Zaprudnoje
- Puŝkino (Küçükköy)
- Utjos (Qarasan)
- 5 - Maloreĉenska komunumo
- Maloreĉensko (Maloreĉenskoje, krime-tatare Küçük Özen)
- Generalskoje (Ulu Özen)
- Ribaĉje (Tuvaq)
- Solneĉnogorskoje (Quru Özen)
- 6 - Partenita komunumo
- Partenito
- Bondarenkovo (Qarabağ)
- Ĉajka (Kastel)
- 7 - Privetna komunumo
- Privetno (Privetnoje, krime-tatare Üsküt)
- Zelenogorje (Arpat)
[redakti] Ekonomio
La ĉefaj branĉoj de la ekonomio de la regiono estas kurac- kaj ripoz-industrio kaj ankaŭ la agrikulturo (tabak- kaj vinber-kultivado, vinfarado).
[redakti] Transporto
La plej proksima flughaveno estas en Simferopolo. Fervojaj linioj mankas, la plej proksima fervoja stacio troviĝas en Simferopolo. Tra la regiono pasas la internacie grava aŭtovojo М 18 (Ĥarkovo-Simferopolo-Aluŝto-Jalto). La loĝlokoj de la regiono estas interligitaj per busa trafiko. Aluŝto estas ligita al Jalto kaj Simferopolo ankaŭ per la interurba trolebusa linio.
|
La loĝlokoj de la Aluŝta municipo |
|||
|---|---|---|---|
| Urboj | Aluŝto | ||
| Urbotipaj loĝlokoj | Partenito | ||
| Vilaĝoj: | Generalskoje • Izobilnoje • Kiparisnoje • Lavrovoje • Luĉistoje • Malomajako • Maloreĉenskoje • Niĵneje Zaprudnoje • Niĵnjaja Kutuzovka • Privetnoje • Puŝkino • Ribaĉje • Solneĉnogorskoje • Verĥnaja Kutuzovka • Zaprudnoje • Zelenogorje | ||
| Loĝloketoj | Bondarenkovo • Ĉajka • Lavanda • Lazurnoje • Rozovij • Semidvorje • Utjos • Vinogradnij | ||
| Administraj partoj de Aŭtonoma Respubliko Krimeo | |||
|---|---|---|---|
| Distriktoj: |
Baĥĉisaraja distrikto | Belogorska distrikto | Ĉernomorska distrikto | Ĝankoja distrikto | Kirovska distrikto | Krasnogvardejska distrikto | Krasnoperekopska distrikto | Lenina distrikto | Niĵnegorska distrikto | Pervomajska distrikto | Razdolna distrikto | Saka distrikto | Simferopola distrikto | Sovetska distrikto |
||
| Urbaj municipoj: |
Aluŝta municipo | Armjanska municipo | Ĝankoja municipo | Eŭpatoria municipo | Kerĉa municipo | Krasnoperekopska municipo | Saka municipo | Simferopola municipo | Sudaka municipo | Teodozia municipo | Jalta municipo |
||